Třebomyslice
- Tiu ĉi artikolo temas pri parto de urbo Horažďovice. Pri parto de municipo Žatčany temas artikolo Třebomyslice (Žatčany).
Třebomyslice estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta 4 km nordokcidente de Horažďovice en distrikto Klatovy proksime de limoj kun distrikto Strakonice kaj distrikto Plzeň-sudo. Ĝi falas sub urbo Horažďovice. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 162 loĝantoj.
Třebomyslice | |
vilaĝo | |
Domoj en Třebomyslice
| |
Oficiala nomo: Třebomyslice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Plzeň |
Distrikto | Distrikto Klatovy |
Administra municipo | Horažďovice |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Blatna montetaro |
Situo | Třebomyslice |
- alteco | 485 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 21′ 01″ N 13° 40′ 13″ O / 49.35028 °N, 13.67028 °O (mapo) |
Katastro | 4,70 km² (470 ha) Třebomyslice u Horažďovic |
Loĝantaro | 162 (2021) |
Denseco | 34,47 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1381 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Třebomyslice (Horažďovice) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1381, kiam ĉi tie en bieno de reganto mortis Anna, vidvino post Oldřich. En alia bieno loĝis familio Dubští z Třebomyslic, kie estis en la jaroj 1396–1429 menciita certa Vilém Dubský z Třebomyslic. En la vilaĝo tiutempe estis menciita ankaŭ unu familio, kiu havis en ŝilado anseron, sed ĉirkaŭ la jaro 1448 la familio estis jam ekloĝinta en suda Bohemio. En la jaroj 1513–1519 estas ĉi tie menciitaj la unuaj loĝantoj de burgejo Chratští z Chrastu. La vilaĝo Třebomyslice estis en la jaro 1699 vendita al grafo Václav Vojtěch el Šternberk, kiu alligis ĝin al senjorujo Horažďovice. La nepriloĝata burgejo poste en la paso de la 18-a jarcento senspure pereis.
Post la jaro 1800, kiam la senjorujon Horažďovice akiris grafo Bernard Rummerskirch, estis en proksimeco 1 km de rando de la municipo Třebomyslice konstruita sur montopinto de Chrast etaĝa Gloriet. Temas pri sesflanka konstruaĵo, kiam en teretaĝo estis lokigita kuirejo kaj en la etaĝo manĝejo por senjoraro dum tempoj de ĉasadoj kaj promenoj. El la romantika objekto konserviĝis nur tute konservitaj perimetraj muroj.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 369 |
1880 | 389 |
1890 | 406 |
1900 | 374 |
1910 | 350 |
1921 | 383 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 383 |
1950 | 346 |
1961 | 345 |
1970 | 278 |
1980 | 255 |
1991 | 213 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 189 |
2011 | 150 |
2021 | 162 |
Fotogalerio
redakti-
Kapelo en Třebomyslice
-
Fiŝlago
-
Vilaĝplaco