TRAKT : Teatro kaj Radio Aktoroj estis artista sekcio de la "Kulturklubo", loka Esperanto-grupo en Brno, Ĉeĥoslovakio, intermilite. Ĝiaj anoj konsistis nur el artistoj, kantistoj, verkistoj, aktoroj de la Landa Teatro.

Fondintoj: Jiří Vítězslav Šamla kaj Josef Bezdíček, anoj: f-inoj Anděla Novotná, Zdeňka Švabíková-Kožíková kaj Zdeňka Tvrdá; Karel Urbánek, Antonín Klimeš, Vladimír Leraus, Karel Höger, Konstantin Mátl, Antonín Fiala, d-ro Fr. Kožík. Esperanton ili lernis en kurso aranĝita en aŭtuno 1933 de Radiojournal Brno kaj gvidita de s-ino Marie Strejčková. La nivelo de la E-lingvaj disaŭdigoj de la Ĉeĥoslovakaj sendostacioj fariĝis pro kunlaboro de TRAKT tre alta kaj la dissendoj tre ŝatataj. - (jvš)

TRAKT-anoj de maldekstre sidantaj: A. Nováková, K. Urbánek, Zd. Švábíková, Zd. Trdá, starantaj: A. Klimeš, V. Leraus, K. Höger, K. Matl, A. Fiala, J. V. Šamla, Fr. Kožík, J. Bezdíček

Vidu ankaŭ redakti