Tagoj kaj ruinoj

(Alidirektita el Tagoj kaj Ruinoj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Tagoj kaj ruinoj estas 505-paĝaj kortuŝaj rakontoj de prestiĝa kataluna esperantisto Jaume Grau pri siaj ĉiutagaj travivaĵoj dum ties pli ol 5-jara internigo en francaj koncentrejoj (1939-1945), esperantigita de Miguel Fernández kaj publikigita en Madrido fare de SATeH, kunlabore kun Kataluna Esperanto-Asocio.[1]

Tagoj kaj ruinoj
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La libro baziĝas sur simila libro en la franca fare de la verkistino Marie Helène Menéndez Ulysses dans la Boue.[2] Krome, por la esperanta eldono la tradukisto verkis multajn notojn kaj aneksojn por klarigi al la internacia legantaro pri lokaj kaj naciaj okazaĵoj. La esperanta eldono inkludas ankaŭ kvardekon da biografiaj notoj fare de Javier Alcalde, enkondukan teksteton de Eduardo Vivancos, kiu pasigis kun Jaume Grau kelkan tempon en la samaj koncentrejoj, kaj kompletan nom-indekson fare de Pedro Sanz, kiu respondecas ankaŭ de ĉiu detalo de la eldono (bildoj, desegnaĵoj, ktp). Fine, la kovrilpaĝan foto-kompostadon realigis Joan Inglada.

Referencoj redakti