Takzanovskia tinamo

Birdospecio de la familio de Tinamedoj

La Takzanovskia tinamo (Nothoprocta taczanowskii) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj, nome surgrunda birdo troviĝanta en orientaj Andoj en Peruo; kaj pli precize en regionoj Junino, Kusko, Apurimako, Ajakuĉo, kaj Punio.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Takzanovskia tinamo
Takzanovskia tinamo
Takzanovskia tinamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Nothoprocta
Specio: N. taczanowskii
Nothoprocta taczanowskii
(Sclater & Salvin, 1875)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Tiu estas monotipa specio.[2] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[3]

Etimologio redakti

Nothoprocta derivas el du malnovaj vortoj, nothos greka vorto signifanta falsa, kaj prōktos signifanta malantaŭovosto. Tiu kombino de vortoj probable rilatas al la fakto ke la vosto estas malgranda kaj kovrita per korpaj plumoj, kaj tiele ŝajnas falsa.[4] Ankaŭ taczanowskii estas la latina formo de la familinomo de Władysław Taczanowski, kreita por rememori lin.[4]

Aspekto redakti

La Takzanovskia tinamo estas malhela, kaj fajne markita tinamo. Ties kapo kaj kolo estas grizaj kun nigrecaj krono kaj vizaĝaj markoj kun palgrizeca sablokolora gorĝo. Ties supraj partoj estas malhelaj kun fajnaj sablokoloraj strioj kaj nerimarkinda bruna strieco kun nigra kaj sablokolora makuleco en flugilkovriloj. Ĝi havas flavecajn flugoplumojn, striece nigrecajn. Ties brusto estas griza, kun sablokoloraj punktoj borde je nigra. La resto de subaj partoj estas sablokolora, strieca malhele; kaj estas longa, nigreca, kurbeca beko. La junuloj estas ĝenerale pli markataj en bruna koloro. La averaĝa grando de tiu tinamo estas 36 cm.[5]

Kutimaro redakti

Tiu specio havas laŭtan, ridecan kuj-kujan voĉon kaze de ĝenado.[5] Ili kutime manĝas rikoltojn, ĉefe terpomojn. Oni kolektis ovojn kaj idojn en aprilo kaj majo kaj oktobro.[5] La masklo kovas la ovojn kaj idozorgadas. La nesto estas situanta surgrunde.[3]

Teritorio redakti

La Takzanovskia tinamo troviĝantas en orientaj Andoj, aŭ pli precize, (Cordillera Oriental) en Peruo, el Junino al Punio.[2] En Peruo, estis registroj el kelkaj lokoj de Apurimako, Kusko kaj Punio, sed ĝi ne estis ankoraŭ registrita en Ĉinĉeros en la areo de la valo Pampa de Huankaveliko, nordokcidenta Apurimako, ekde 1970. La montaro Cordillera de Huanzo, suda Apurimako, produktis nur unu specimenon (kolektita en 1977) kaj tiujn el norda Karabajo, Punio, estis prenitaj en 1871. Ĝi estis registrita el Marainijoko, Junino, sed probable ne estis enketoj ekde la lastaj registroj en 1939. La specio estis registrita la unuan fojon en Bolivio en 1999, kiam oni kolektis unu masklon kaj tri al kvar junuloj estis observitaj en Apolobambo, La-Pazio.[6]

Habitato redakti

La Takzanovskia tinamo loĝas en altaltitudaj herbejoj kaj arbustaroj je altitudo de 2,700 al 4,000 m. Ĝi povas troviĝi ankaŭ ĉe paŝtejoj kaj plugebla tero.[5]

Konservado redakti

La Takzanovskia tinamo estas nune listita kiel Vundebla fare de la IUCN.[6] Ties survivado estas minacata pro degradado de ties habitatoj kaŭzita de homa agado, kia ofta bruligado de herbejoj, kaj hakado, bruligado kaj troa paŝtado en altaltitudaj arbaretoj kaj arbustaraj makuloj. La specio estas ankaŭ ĉasata de homoj por manĝo.[5]

Estis enketoj pri ties altaltitudaj habitatoj, kaj oni proponis planojn por ties konservado kiaj regulado de la uzado de fajro, reenmeto de malnovaj remodiĝintaj agrikulturaj teknikoj, limigo al troa paŝtado, faciligo al nedamaĝa ekoturismo kaj asocia komerco por generi enspezojn por lokanoj, kuraĝigi lokanojn por estri ter-uzan administradon kaj restaŭrajn skemojn. Oni proponis ankaŭ socialajn kaj politikajn reformojn por eviti ter-posedajn konfliktojn, kaj kuraĝigi elteneblan uzadon larĝ-skale. La specio estis protektita en Ampajo, kaj en Bolivia Apolobambo.[5]

Estas malpli ol 10,000 plenkreskuloj restintaj en loĝa teritorio de 16,700 km².[5]

Referencoj redakti

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 Clements, J. (2007)
  3. 3,0 3,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  4. 4,0 4,1 Gotch, A. F. (1995)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 BirdLife International (2008)(a)
  6. 6,0 6,1 BirdLife International (2012). Nothoprocta taczanowskiiInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.

Literaturo redakti

  • BirdLife International (2008(a)). "Taczanowski's Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 09 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Nothoprocta". Project: The Taxonomicon. Konsultita Feb 11 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.