La rojo Talbach estas 13,8 km longa, dekstra respektive suda flankrivero de la rivero Glans en la Nordpalatinata montolando (Rejnlando-Palatinato).

Talbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanujo,
Rejnlando-Palatinato,
Westpfalz
distrikto Kaiserslautern
distrikto Kusel
Rivera reto Rejno
Longeco 13,8 km
Fluo
Fonto nordo de Kollweiler
- Alteco super marnivelo ĉ. 393 m
- Koordinatoj 49° 31′ 26″ N, 7° 35′ 10″ O (mapo)49.5238888888897.5861111111111
Enfluejo apud Offenbach-Hundheim de dekstre en la riveron Glan
- Alteco ĉ. 169 m
- Koordinatoj 49° 37′ 26″ N, 7° 33′ 11″ O (mapo)49.6238888888897.5530555555555
Altecodiferenco ĉ. 224 m
Geografio
Map
Talbach
vdr

Geografio redakti

Rivervojo redakti

La rojo Talbach fontas en la distrikto Kaiserslautern ĉ. 800 m nordoriente de Kollweiler sur alteco de 393 m. La rojo fluas precipe norden. Ĝi pasas en la distrikto Kusel la komunumoj Eßweiler, Oberweiler im Tal, Hinzweiler, Nerzweiler kaj Hundheim, antaŭ ĝi enfluas apud Offenbach de dekstre sur alteco de 169 m la riveron Glan.

Sur sia 13,8 m longa vojo ĝi la rojo pasas altodiferencon de 224 m, kiu egalas al meza dekliveco de 16,2 ‰. Ĝia 34 km² granda akvokolekta baseno estas deakvigata trans Glan, Nahe kaj Rejno al la Norda maro.

Flankriveroj redakti

Al la Talbach fluas multaj flankrojoj, kiuj parte estas tre mallongaj. La palej longaj estas la 5,0 km longa Jettenbach apud Eßweiler kaj la 4,1 km llonga Breitenbach sude de Eßweiler.

nomo
longeco
longeco
[km]
akvokolekta areo
[km²]
enbuŝiĝoalteco
super marnivelo
DGKZ
Breitenbach dekstre 4,1 4,773 299 2546562
Jettenbach maldekstre 5,0 6,723 278 2546564
Bach vom Königsbergerhof desktre 1,3 3,323 242 2546566
Taufenbach dekstre 1,7 1,757 210 2546568
Woogbach dekstre 1,7 1,183 199 25465692