Talveila

municipo en Hispanio

Talveila [talBEJla] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco.

Talveila
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42148
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 102  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 47′ N, 2° 58′ U (mapo)41.783888888889-2.9666666666667Koordinatoj: 41° 47′ N, 2° 58′ U (mapo) [+]
Alto 1 064 m [+]
Areo 53 km² (5 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Talveila (Provinco Sorio)
Talveila (Provinco Sorio)
DEC
Talveila
Talveila
Situo de Talveila
Talveila (Hispanio)
Talveila (Hispanio)
DEC
Talveila
Talveila
Situo de Talveila

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Talveila [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko Pinaroj en la nordokcidento de la provinco Sorio.
 
Loko de Talveila en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 52,97 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 107 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 48 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Cantalucia, Fuentecantales kaj Talveila.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sabinares Sierra de Cabrejas, okupanta 2 340 hektarojn, nome 44 % de la teritorio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento, la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Cubilla kaj Cantalucia. En tiuj jaroj ĝi estis literumita Talbeyla. Komence de la 20-a jarcento, la municipa teritorio malpliiĝis ĉar sendependiĝis Cubilla. Fine de la 20-a jarcento, la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Fuentecantales.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti