Tamara Takács (kajakisto)

Tamara Takács [takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takács Tamara estas hungara kajakisto, mondĉampiono.

Tamara Takács (kajakisto)
Tamara Takács (dekstre en 2016)
Tamara Takács (dekstre en 2016)
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1996 (1996-07-29) (27-jaraĝa)
en Győr
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Tamara Takács naskiĝis la 29-an de julio 1996 en Győr.

Biografio redakti

Tamara Takács komence estis kajakisto en sia naskiĝurbo sur Danubo, ekde 2017 en la ĉefurbo. Ŝia plej konata trejnisto estis Katalin Rozsnyói. Ŝi akiris bonajn rezultojn en internaciaj junularaj konkursoj ekde 2014. Inter la plenkreskuloj ŝi estis mondĉampiono en 2017 kvarope, krome en eŭropa ĉampionumo ŝi estis la unua trifoje en la jaroj 2017 kaj 2018. En 2019 oficiale publikiĝis, ke ŝi estis dopadisto.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti