Katalin Rozsnyói [roĵnjOi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rozsnyói Katalin estis hungara kajakisto, olimpiano, trejnisto. Ŝia dua edzo estis László Fábián (kajakisto), ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Sági Györgyné kaj Fábián Lászlóné, sed ofte Fábiánné Rozsnyói Katalin.

Katalin Rozsnyói
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1942 (1942-11-20) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o László Fábián (kajakisto)
Okupo
Okupo kajakisto • sporta trejnisto
vdr

Katalin Rozsnyói[1] naskiĝis la 20-an de novembro 1942 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Katalin Rozsnyói akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en nekonata jaro. Ŝi edziniĝis dufoje kaj naskis unufoje filinon. Ŝi vidviniĝis en 2018. Ŝi ricevis ne nur hungarajn, sed ankaŭ internaciajn premiojn.

Sporta kariero redakti

Katalin Rozsnyói ekde 1957 estis kajakisto en unusola ĉefurba sportklubo. Ŝi estis hungara ĉampiono 14-foje (el tio teame 12-foje), dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1966-1973. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kun arĝenta medalo duope kun Anna Pfeffer. Ŝi estis trejnisto ekde 1977 kaj tio portis pli grandajn sukcesojn. Ŝiaj disĉiploj havis 11 olimpikajn kaj 84 mondajn venkojn. Ekde 2011 ŝi trejnis virajn kajakistojn.

Ŝiaj elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti