Dániel Pauman, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Pauman Dániel Máté estis hungara kajakisto, olimpiano.

Dániel Pauman
Dániel Pauman
Dániel Pauman
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1986 (1986-08-13) (37-jaraĝa)
en Vác
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto • kanuisto
vdr

Dániel Pauman[1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1986 en Vác.

Biografio redakti

Dániel Pauman inter 1996-2003 estis kajakisto en sia naskiĝurbo sur Danubo, poste du jarojn en sportklubo de centra sporta lernejo, fine en pluraj elstaraj ĉefurbaj sportkluboj. Komence li akiris bonajn rezultojn en junularaj konkursoj, inter la plenkreskuloj ekde 2008. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2012 kun arĝenta medalo kvarope en distanco 1000 m, krome en mondĉampionumoj li estis la dua en 2015 kaj 2017 same kvarope. Liaj plej konataj trejnistoj estis Katalin Rozsnyói kaj István Beé. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2019, poste li havis postenon en la hungara akvasporta vivo. Lia edzino naskis dufoje. Li ricevis ŝtatan premion en 2012.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti