Éva Dónusz
Éva Dónusz [dOnus], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dónusz Éva estas hungara kajakisto, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, trejnisto.
Éva Dónusz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de septembro 1967 (56-jaraĝa) en Vác |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gimnastika Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | kajakisto |
Éva Dónusz[1] naskiĝis la 29-an de septembro 1967 en Vác.
Biografio redakti
Éva Dónusz akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1994. Depost 1999 ŝi estis trejnisto aŭ ŝi havis postenon en la hungara akvasporta vivo. Intertempe ŝi edziniĝis kaj naskis dufoje. Ŝi ricevis ŝtatan premion en 1992.
Sporta kariero redakti
Éva Dónusz inter 1977-1986 estis kajakisto en sia naskiĝurbo sur Danubo, poste en ĉefurbaj sportkluboj ĝis 1999. Ŝi estis hungara ĉampiono 20-foje inter 1988-1999. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1992 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kun ora medalo en 1992 kvarope en distanco 500 m, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la unua en 1994 duope kaj la dua okfoje inter 1989-1994 teame. Ŝia plej konata trejnisto estis Katalin Rozsnyói. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1999.
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM92885;jsessionid=DBB9F4E824DA2B8812FF99B89280A848 hungarlingva datenaro de muzeo