Danuta Kozák, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kozák Danuta estas hungara kajakisto, kvarfoja olimpiano, sesfoja olimpika kaj 15-foja monda ĉampiono.

Danuta Kozák
Danuta Kozák
Danuta Kozák
Persona informo
Naskonomo Kozák Danusia
Naskiĝo 11-an de januaro 1987 (1987-01-11) (37-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Danuta Kozák[1] naskiĝis la 11-an de januaro 1987 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Danuta Kozák devenis el varia hungara-pola familio. Ŝi akiris ĝardenistan diplomon en Universitato Corvinus de Budapeŝto en 2013. Ŝi naskis filinon en 2017. Ŝi ricevis signifajn ŝtatajn premiojn inter 2008-2021.

Sporta kariero redakti

Danuta Kozák inter 1996-2008 estis kajakisto en sportklubo de centra sporta lernejo, pli poste en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono okfoje inter 2008-2016 plej ofte teame. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2008, Hungario en la Somera Olimpiko 2012, Hungario en la Somera Olimpiko 2016 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2020 kun ses oraj medaloj individue aŭ teame, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la unua 15-foje inter 2009-2021 individue aŭ teame. Ŝiaj plej konataj trejnistoj estis Katalin Rozsnyói kaj Ferenc Csipes, ŝiaj partneroj en kajako estis ekzemple Dóra Bodonyi, Tamara Csipes, Natasa Dusev-Janics, Krisztina Fazekas-Zur, Anna Kárász, Gabriella Szabó.

Fontoj redakti

Referencoj redakti