Tamara Csipes [ĉipeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csipes Tamara estas hungara kajakisto, dufoja olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono. Ŝiaj gepatroj estis Ferenc Csipes (ankaŭ ŝia trejnisto) kaj Andrea Orosz.

Tamara Csipes
Tamara Csipes en teamo
Tamara Csipes en teamo
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1989 (1989-08-24) (34-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ferenc Csipes
Patrino Andrea Orosz
Okupo
Okupo kanuisto
vdr

Tamara Csipes[1] naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1989 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tamara Csipes edziniĝis en 2012, poste ili vivis en Aŭstralio. Post 2 jaroj ŝi divorcis kaj hejmenvenis kaj denove ŝi sportadis. En 2015 kokainuzo estis detektita en ŝia urino, tial ŝi ne rajtis sportadi 3 monatojn. En la sama jaro ŝi ekhavis amrilaton kaj naskis filinon en 2017. Ŝi ricevis ŝtatajn premiojn en 2016 kaj 2021.

Sporta kariero redakti

Tamara Csipes frue estis naĝisto, tamen ekde 2000 jam kajakisto en sia naskiĝurbo sur Danubo. Ŝi estis hungara ĉampiono okfoje inter 2010-2016 individue aŭ teame en pluraj distancoj. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2016 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2020 kun po oraj medaloj kvarope, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la unua naŭfoje individue aŭ teame inter 2010-2021.

Fontoj redakti

Referencoj redakti