Tamina estas alfluanto de Alpa Rejno en la elektodistrikto Sarganslando, Kantono Sankt-Galo.

Tamina
Tamina-Valo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 18 km
Akvokolekta areo 135 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 600 m
Enfluejo Rejno
- Alteco ĉ. 500 m
Geografio
Alfluantoj Calfeisch
Rivero en Eŭropo
vdr

Priskribo redakti

La fonto de Tamina situas sub la pinto de Eggerhorn en alteco de 2600 m. Ĝia ĉefa alfluanto estas la rivero Calfeis, kiu fontas el Sardona-Glaĉero sub Piz Sardona.

La rivero unue fluas de nordo al sudo tra la March-Valo, ĉe kies fino ĝi turniĝas orienten kaj nutras la Gigerwald-Lagon kun freŝa akvo, kaj poste denove elfluas el ĝi kaj trafluas nun la Tamina-Valon, kiu nomiĝas laŭ la municipo Vättis ankaŭ Vättis-Valo respektive germane Vättnertal. La akvokolekta regiono de Tamina estas praktike identa kun la teritorio de la komunumo Pfäfers, al kiu aldoniĝas la lasta riverpeceto en Bad Ragaz.

Municipoj laŭlonge de Tamina redakti

Laŭlonge de la rivero situas la municipoj respektive vilaĝoj Pfäfers, Sankt-Margrethenberg, Vadura, Valens, Vasön kaj Vättis, kiuj ĉiuj apartenas al la politika komunumo Pfäfers, kaj tiam nature la komunumo Bad Ragaz, ĉe la alfluo al Rejno.

Kuracbanejo en la Tamina-Ravino redakti

Apud Pfäfers la rivero pasas impresan ravinon, en kiu ekzistas varamakvaj fontoj, kies sanigan efikon oni jam en mezepoko konis. La Monaĥejo Pfäfers en la Tamina-Ravino (germane Taminaschlucht) funkciigis de mezepoko kaj ĝis la 19-a jarcento bankuracejon. Hodiaŭ la kuraciga varma akvo estas kondukita per tuboj al la fama kuracloko Bad Ragaz.

En Bad Ragaz Tamina alfluas 18 kilometrojn post ĝia fonto la riveron Rejno.