Tanĝa spaco

vektora spaco asociita al punkto en glata sternaĵo, konsistanta el vektoroj tanĝaj al la sternaĵo (se la sternaĵo estus subspaco de Eŭklida spaco)

En diferenciala geometrio, la tanĝa spaco estas vektora spaco asociita al punkto en glata sternaĵo, kiu konsistas el la vektoroj tanĝaj al la sternaĵo, se la sternaĵo estus subspaco de Eŭklida spaco.

Difino

redakti

Se   estas glata sternaĵo, derivo ĉe   sur la alĝebro de glataj funkcioj   estas lineara bildigo

 

kiu plenumas la jenan aksiomon:

  • (Lejbnica idento) pri ĉiuj ajn  , do  .

La derivoj sur la alĝebro de glataj funkcioj konsistigas reelan vektoran spacon; tiu reela vektora spaco estas la tanĝa spaco de   ĉe  .

Propraĵoj

redakti

La tanĝa spaco de  -dimensia glata sternaĵo ĉe ajna punkto estas  -dimensia reela vektora spaco; tial, tanĝaj spacoj ĉe malsamaj punktoj estas ĉiam izomorfaj. Sed, sen plia strukturo (nome, konekto sur la tanĝa fasko kaj kurbo inter la du punktoj), tiu izomorfio ne estas kanona.

Eksteraj ligiljo

redakti