Tandjilé
provinco en Ĉado
La provinco Tandjilé - arabe تانجلي - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2024 estas 23 tiaj provincoj. Laŭ la stato de 2019 en la nuna provinco vivis 960 900 loĝantoj sur areo de 17 604 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 55 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 682 817 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Laï. La provinco plue dividiĝas al la departementoj Tandjilé Ouest kaj Tandjilé Est.
Tandjilé | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
provinco de Ĉado [+] | |||
Lando | Ĉado | ||
Ĉefurbo | Laï | ||
- koordinatoj | 9° N, 16° O (mapo)9.416.3Koordinatoj: 9° N, 16° O (mapo) | ||
Areo | 17 604 km² (1 760 400 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 960 900 [+] (julio 2019) | ||
Denseco | 54,58 loĝ./km² [+] [+] | ||
ISO 3166-2 | TD-TA | ||
Tandjilé | |||