Origine balenostacio, Tangalooma estas haveneturbo kaj distrejo en la okcidenta flanko de la Insulo Moreton en Kvinslando, Aŭstralio. Ĝi kuŝas ĉe la orienta bordo de Golfo Moreton kaj estas konata pro siaj distraj resursoj, delfen-nutra programo, sablodunoj kaj subnaĝado ĉe vrako. Naĝado estas populara ĉe la blankaj strandoj. Ĝi havas populacion de ĉirkaŭ 300 kaj ricevas pli ol 3,500 vizitantojn ĉiusemajne ĉar ĝi estas nur je 70 minutoj el Brisbane per katamarano. La Nacia Parko Insulo Moreton estas 98% de la insulo, kvankam estas aliaj malgrandaj haveneturboj tie, nome Bulwer, Kooringal kaj Cowan Cowan. La apudaj akvoj estas protektataj kiel Marparko Golfo Moreton.[1]

Iama balenstacio (1952-1962) kaj modernaj resursoj.
Distrareo kaj moleo fone.
Nutroprogramo por naturaj delfenoj ĉe la moleo.
Aŭstralia pelikano je manĝo.

Koordinatoj: 27° 10′ 36″ S 153° 22′ 33″ O / 27.17667 °S, 153.37583 °O / -27.17667; 153.37583 (mapo)

Notoj redakti

  1. RACQ. (1980). Seeing South-East Queensland (2nd ed.). RACQ ISBN 0-909518-07-6