Tangento de angulo de perdado

Tangento de angulo de perdado estas valoro, karakterizanta perdadon de elektra energio en elektra cirkvito kun alterna kurento.

Estu ke inter bornoj de la cirkvito estas tensio U.

Tiam inter la bornoj fluas kurento I = Iaktiva + j Ireaktanca.

Tangento de angulo de perdado estas tg φ = ( |Iaktiva/Ireaktanca| )

Tensio, kurentoj kaj angulo de perdado:

En okazo de seria kunigo de kapacitanco kaj rezistanco tg φ = RωC.

En okazo de paralela kunigo de kapacitanco kaj rezistanco tg φ = 1/(RωC).

En okazo de seria kunigo de induktanco kaj rezistanco tg φ = R/(ωL).

En okazo de paralela kunigo de induktanco kaj rezistanco tg φ = ωL/R.

Ĉi tie

R - rezistanco;

C - kapacitanco;

L - induktanco;

ω - angula frekvenco.

Ĉiu reala kondensatoro kaj induktilo havas tangenton de angulo de perdado pli grandan ol nulo, kvankam ideale la tangento devas egali al nulo. Ju pli malgranda estas la tangento des pli bona estas kondensatoro aŭ induktilo.

Valoro de la tangento por ĉiu kondensatoro aŭ induktilo signife dependas de la frekvenco, do la tangento estadas garantiita por iu certa frekvenco.