Tanya Lemani
Tanya LEMANI ankaŭ literumita kiel Tania Lemani aŭ Tanya Lemani George estas pseŭdonimo de Tanya Soleimani (naskita 1945 en Irano), rusa-usonana aktorino kaj dancistino.
Tanya Lemani | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Tanya Soleimani | |
Naskiĝo | 17-an de marto 1945 (79-jaraĝa) en Irano | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro belly dancer (en) ![]() scenaristo ![]() | |
Ŝi naskiĝis en Irano el rusaj gepatroj kaj translokiĝis al Usono 12-jaraĝa. [1]. Dum infanaĝo ŝi lernis klasikan baledon.
Kariero
redaktiŜi 16-a jaraĝa ekis karieron kiel dancistino ĉe kasino Flamingo en Las Vegas. En 1964 ŝi komencis en kino per filmo A Global Affair kaj en televido per serio The Man from U.N.C.L.E..
En 1960-aj jaroj ŝi aktoris en televidserioj Burke's Law, The Wackiest Ship in the Army, I Dream of Jeannie, Get Smart, My Mother the Car, Star Trek, The Rat Patrol, It Takes a Thief, The Flying Nun inter aliaj. En kino ŝi aperis en filmoj Dead Heat on a Merry-Go-Round, Gambit, The King's Pirate, The Hell with Heroes, Big Daddy, Some Kind of a Nut kaj That Tender Touch.
Dum 1970-a kaj 1980-aj jardeko ŝi partoprenis kinfilmojn Did Baby Shoot Her Sugardaddy?, The Don Is Dead kaj Long zai jiang hu. Ŝi ankaŭ aperis en televidaĵoj Barnaby Jones, The Bionic Woman, Hart to Hart ktp.
Ŝi aperis en la fino de 20-a jarcento ĉe kinfilmo Snapdragon krom malgrandaj produktaĵoj.
Verko
redaktiŜi publikiĝis sian biografian libron “Have Belly, Will Travel” 2018.