Tapioles [taPJOles] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. La vilaĝo kaj la municipa teritorio estas integritaj en la natura rezervejo de la Lagetoj de Villafáfila.

Tapioles
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49639
Demografio
Loĝantaro 133  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 5° 30′ U (mapo)41.8575-5.4963888888889Koordinatoj: 41° 51′ N, 5° 30′ U (mapo) [+]
Alto 686 m [+]
Areo 27,64 km² (2 764 ha) [+]
Tapioles (Provinco Zamoro)
Tapioles (Provinco Zamoro)
DEC
Tapioles
Tapioles
Situo de Tapioles
Tapioles (Hispanio)
Tapioles (Hispanio)
DEC
Tapioles
Tapioles
Situo de Tapioles

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tapioles [+]
vdr
Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Preĝejo.
Vinkeloj.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 27,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 139 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 50 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la jaro 940. Ĝi apartenis al la Provinco de Toro.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (fromaĝo). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti