Tatra nacia parko (Slovakio)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tatra nacia parko

Tatra nacia parko, (slovake Tatranský národný park - TANAP), troviĝas en la nordokcidenta parto de orienta Slovakio ĉe la ŝtata limo kun Pollando.

Tatra nacia parko
slovake: Tatranský národný park
nacia parko
Poprada montarlago kun Kabano apud Poprada montarlago en fono
Oficiala nomo: Tatranský národný park
Mallongigo: TANAP
Lando Slovakio Slovakio
Regionoj Regiono Žilina, Regiono Prešov
Distriktoj
Montaro Tatroj
Parto(j) Okcidentaj Tatroj, Orientaj Tatroj
Konstruaĵoj Kabano, Simbola tombejo
Situo Tatra nacia parko
 - koordinatoj 49° 10′ 00″ N 20° 10′ 00″ O / 49.16667 °N, 20.16667 °O / 49.16667; 20.16667 (mapo)
Plej alta punkto Gerlachovský štít
 - alteco 2 654,4 m s. m.
Areo 738 km² (73 800 ha)
 - protektita areo 307 km² (30 700 ha)
Biomo arbaro (66.6 %)
Montarlagoj Granda montarlago de Hinc, Poprada montarlago, Štrbské pleso
Montoj Lomnický štít, Kriváň, Rysy
Animalaro Tatra ĉamo, Marmoto
Estiĝo 1-a de januaro 1949
Gvidantaro Správa TANAP
 - Sidejo de administrejo Štrba
Por publiko jes
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Tatra Mountains
Retpaĝo: www.tanap.org
Portalo pri Slovakio
Ostrý Roháč - rigardo el Plačlivé

Samtempe ĝi estas la plej malgranda montarego en la mondo, ĉar ĝi okupas nur 260 km². Ĝi estis formiĝinta de ekstrema altaĵa reliefo kiel rezulto de glacia aktiveco. El la vidpunkto de turismo ĝi estas la plej grava montaro. Al la plej turisme allogaj lokoj apartenas alireblaj montopintoj Kriváň ("Malrektulo"), Rysy ("Linioj"), Východná Vysoká ("Orienta Alta"), Slavkovský štít ("Slavkova pinto"), Jahňací štít ("Ŝafida pinto").

Alirebla per telfero estas Lomnický štít kaj kun montara gvidisto vi povas atingi la plej altan pinton Gerlachovský štít (2655 m). En la valoj troviĝas montarlagoj; kelkaj el ili estas preskaŭ dum la tuta jaro kovritaj de glacio. La alttatraj valoj enhavas unikan valoran altmontaran flaŭron kaj faŭnon. Setlejo Štrbské Pleso ĉe lago Štrbské pleso fariĝis gravan sportan centron, kie troviĝas ordigitaj spurejoj por skituristoj kaj ski-saltsportistaj pontoj.

Ekde 1993 Tatra nacia parko (kune kun sia pola parto) apartenas inter unu el kvar biosferaj defensejoj de programo UNESCO Homo kaj biosfero (Man and Biosphere - MaB).[1]

Komence de la jaro 2010 ekaperis planoj ŝanĝi zonoplanon de naturprotektado en Tatra nacia parko. Al tiu diskuto kontribuis ankaŭ komercaj organizaĵoj kiuj volas utiligi la nacian parkon por turismo.[2] En Slovakio tio rezultis en granda malkontento de civitanaro[3] ĉar en multaj lokoj nun plej strikte protektataj poste eblus dehakadi eĉ en praarbaroj.

Referencoj redakti

  1. Biosférické rezervácie v SR [1] Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Konské pólo na ľade. Zábava pre miliardárov [2][rompita ligilo]
  3. Ni malhelpu detrui la plej malnovan slovakian nacian parkon [3]
Panoramo de Altaj Tatroj de Poprad