Kimiŝima Tacumi

prezidanto de Nintendo
(Alidirektita el Tatsumi Kimishima)

KIMIŜIMA Tacumi (japane 君島 達己; hepburne Kimishima Tatsumi, ankaŭ en eŭropa kutima vortordo Tatsumi Kimishima, naskiĝis la 21-an de aprilo 1950 en Tokio, do nun 74-jara) estas japana entreprenisto kaj videoludproduktoro por Nintendo. Li estas la prezidanto de la firmao ekde ​la 16-a de septembro 2015 ĝis la 28-a de junio 2018, kiam li pensiiĝis.

Kimiŝima Tacumi
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1950 (1950-04-21) (74-jaraĝa)
en Tokio
Ŝtataneco Japanio
Alma mater universitato Hitocubaŝi
Okupo
Okupo entreprenisto • entreprenisto • ĉefa afergvida oficisto
vdr

Kariero redakti

Kimiŝima Tacumi estis naskita en Tokio. Post studentiĝado ĉe la universitato Hitocubaŝi, li aliĝis al la banko 株式会社三和銀行, Kabuŝiki gaiŝa Sanva Ginkō (angle Sanwa Bank), en 1973, laborante tie dum 27 jaroj. Li traktis entreprenan planadon, internacian komercevoluon, entreprenajn komunikadojn kaj reklamojn. Dum lia laborado en la banko, li interalie deĵoris en Novjorko, Los-Anĝeleso kaj San-Francisko kaj en Mezameriko kaj Karibio.

Kimiŝima Tacumi estis kontaktita fare de la firmao Nintendo, kiu volis ke iu ekster la videoludindustrio kontrolu la financon de amerika filio por la videoluda serio Pokemono. Li akceptis la pozicion, kaj estis nomumita ĉefa financa oficisto de la subfirmao Pokemono en decembro 2000. En 2001, Kimiŝima estis nomumita prezidanto de Pokémon USA. En januaro 2002 li iĝis prezidanto de la tuta usona branĉo de Nintendo. Kvar jarojn poste li denove estis promociita, sed nun al la pozicio de ĉefa afergvida oficisto kaj prezidanto de la firmao Nintendo.