Teacher's Pet (laŭvorta traduko: La dombesteto de la instruistino) estas usona filmo de 1958 en kiu ĉefludas Clark Gable kaj Doris Day. Ĝin direktis George Seaton kaj aliaj gravaj roluloj estas Gig Young kaj Mamie Van Doren.

Teacher's Pet
filmo
Originala titolo Teacher's Pet
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1958
Ĝenro romantika komedio
Kameraado Haskell Boggs
Reĝisoro(j) George Seaton
Produktisto(j) George Seaton • William Perlberg
Scenaro Fay Kanin • Michael Kanin
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de Roy Webb
Rolantoj Clark Gable • Doris Day • Gig Young • Mamie Van Doren • Nick Adams • Marion Ross • Charles Lane • Jack Albertson • Peter Baldwin • Harry Antrim • Florenz Ames • Vivian Nathan
Produktinta firmao Paramount Pictures
IMDb
vdr

Roluloj redakti

La ĉefaj roluloj de la filmo estas:

  • James Gannon (Clark Gable) - ĉefredaktoro de grava loka ĵurnalo, kies lerneja eduko ne superis la mezgradan nivelon kaj kiu estas konvinkita, ke kompleta lerneja eduko estas "tempoperdo" por ĉiuj, kiuj deziras eniri la mondon de ĵurnalismo: laŭ li pli gravas konkretaj spertoj kun tuŝo al la grundo ol vizito de lernejoj.
  • Erica Stone (Doris Day) - universitata docento pri ĵurnalismo ĉe la loka universitato. Gannon, post komenca kritikado, enamiĝas je ŝi.
  • D-ro Hugo Pine (Gig Young) - tre klera, alloga psikologo kaj intelektulo, kies lernejaj instru-niveloj estas "ege pli multaj ol tiuj de termometro". Li estas unuavide konkuranto de Gannon por la amrilato kun Erica.
  • Peggy DeFore (Mamie Van Doren) - kantistino en nokta klubo kaj fianĉino de Gannon.
  • Barney Kovac (Nick Adams) - provlernanto ĉe la redakcio de la ĵurnalo en kiu laboras Gannon. Li ne vizitis lernejon, sed esperas karierumi en la mondo de ĵurnalismo surbaze de la sama opinio de Gannon: sperto pli valoras ol lernado. Li sentas profundan admiron por Gannon, kvankam li ricevas de li nurajn taskojn de pedelo.

Resumo redakti

Stone sendas invitleteron por peti, ke Gannon per sia alparolo inaŭguru la novan studojaron de la vesperaj kursoj de ŝi gvidataj. Gannon rifuzas la inviton per akra letero en kiu li eksplicite deklaras sian opinion laŭ kiu nur la persona trejnado povas krei validan ĵurnaliston, ne la studado sur libroj.

Pro ordono de sia ĉefo Gannon tamen partoprenas en la inaŭgura leciono, kiun li rifuzis ĉeesti, por povi prezenti sian pardonpeton: sed la aminda figuro de Erica Stone kaj ĉefe ŝia akra komento pri lia letero instigas lin realigi grandan trompon: li decidas prezenti sin en la posta leciono kiel vendisto de tapetpaperoj, memlernanto de ĵurnalismo, sen iu ajn baza lerneja edukado. Li volas pruvi, fronte al ĉiuj, ke ne gravas universitata lernado por esti bona ĵurnalisto.

Efektive li sukcesas akiri al si la admiron de la klasĉambranoj sed ĉefe de la instruistino verkante emociigan gazetartikolon en la spaco de malmultaj minutoj.

Stone - zorgema instruistino - ne komprenas, ke ŝi estas trompata, sed eĉ ŝi decidas subteni ĉiumaniere sian promesdonan lernanton.

Gannon daŭrigas sian mistifikon malgraŭ, ke li pli kaj pli enamiĝas je ŝi: li devos interrompi sian amrilaton kun Peggy DeFore, kantistino en nokta klubo (Mamie Van Doren) kaj ĉefe unuarangi sur prof-ro Pine (Gig Young), kiun li, surbaze de mensogo de la sekretariino de Stone, taksas fianĉo de Erica.

Kiam Erica malkovras la trompon de Gannon, ŝi tuj interrompas eĉ personan kontakton kun li. D-ro Pine konvinkas ŝin, ke la intencoj de Gannon finfine estis kompreneblaj el psikologia vidpunkto.

Post plia akra disputo, la filmo finiĝas per la reciproka kompreniĝo inter Jim kaj Erica: ili akceptas parton de la respektivaj tezoj.

La titolo redakti

La titolon de la filmo klarigas la enkonduka siglo kantita de Doris Day. La kanto esprimas la deziron, ke oni povu fariĝi la preferata dombesteto (aŭ dorlotata, preferata ulo) de la instruistino, kio estas la celo de la ĉefrolulo en la filmo.

Kuriozaĵoj redakti

Dum la interparolo inter Gannon kaj la juna Barney Kovac estas menciita la fama ĵurnalisma regulo "de la 5K", fundamento de ĉiu bonkvalita gazetartikolo:

Who («Kiu»)

What («Kio»)

When («Kiam»)

Where («Kie»)

Why («Kial»)

La regulon mencias poste Erica, analizante la artikolon, kiun Gannon verkis dum la leciono.

Eksteraj ligiloj redakti