Teatro je Hildburghausen

La teatrejo de Hildburghausen (germane Stadttheater Hildburghausen) situas ĉe Werra kaj rande de la urboparko de Hildburghausen en Turingio. Temas pri unu el la plej malnovaj ĝis hodiaŭ funkciantaj teatrejoj de Germanujo.

Teatro je Hildburghausen
teatrejo • polmoludejo
Komenco 1721 vd
Geografia situo 50° 25′ 21″ N, 10° 43′ 54″ O (mapo)50.422510.7317Koordinatoj: 50° 25′ 21″ N, 10° 43′ 54″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Hildburghausen
Adreso Coburger Straße 22, 98646 Hildburghausen
Teatro je Hildburghausen (Turingio)
Teatro je Hildburghausen (Turingio)
DEC
Teatro je Hildburghausen
Teatro je Hildburghausen
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Teatro je Hildburghausen
vdr

Historio redakti

La Urba teatrej starigitis en 1721 unue verŝajne kiel balejo fare de duko Ernesto Frederiko la 1-a (Saksio-Hildburghausen). Ĝia alikonstruiĝo je teatro faritis en 1755 sub la regado de duko Ernesto Frederiko la 3-a. Instalitis surloke en 1765 aktora seminario - do temas pri la plej malnova poraktora lernejo de Germanujo. En 1784 teatro oficiale inaŭguritis fare de duko Frederiko (Saksio-Altenburg); alikonstruon kaj restaŭradon de la tuto oni faris ankaŭ en 1890/91. Nova renovigo okazis inter 1976 kaj 1978 kaj denove post Turniĝo inter 2004 kaj 2008. Ekde oktobro 2008 revenis la surlokaj spektakloj.

La eta duklando Sachsen-Hildburghausen kompletigis kvazaŭ la starigon de kastelo kaj de granda kastelparko per starigo de balejo kaj skermadejo. Liberaeraj teatraĵoj prezentitis jam antaŭe en la t.n. Heĝa teatro en la baroka ĝardeno dume vintre oni aktorumis en la kastela salonego.

Dum la 18-a kaj 19-a jarcento gastis multaj konataj trupoj tie ĉi, eĉ el Franclando kaj Italujo. Dum la 18-a jarcento estis senpaga aliro por ĉiuj al ĉiuj spektakloj. Bedaŭrinde ŝatitis de la banaŭza plejmulto nur la baletoj tiel ke lia duka moŝto mem kutimis trairi antaŭ ludoj ĝardenojn kaj kampojn por peli la civitanojn al la teatraĵoj.

Grave, ankaŭ por Hildburghausen, estis la regado de la teatremega duko Georgo la 2-a (Saksio-Meiningen): de tiam datumas ankaŭ la belega interno nuna. Max Reger, kiu aktivis ĉefe en Meiningen, fondis en Hildburghauen teatroĥoron, dirigentadis kaj muzikpedagogadis. En la 20-a jarcento la teĥniko teatra kaj la sidlokoj iel eksmodis. Post la Dua mondmilito tre ofte gastis en Hildburghausen la trupo teatra de la Teatro je Meiningen.

Eksteraj ligiloj redakti