Teknologia Universitato Nanyang

Teknologia Universitato Nanyang, Singapuro (NTU) (malaje Universiti Teknologi Nanyang; ĉine 南洋理工大学; tamile நன்யாங் தொழில்நுட்ப பல்கலைக்கழகம்), estas la dua plej malnova publika aŭtonoma esplora universitato en Singapuro kaj konsideriĝas unu el la plej bonaj universitatoj en la mondo. NTU ĉiujare rangas inter la 15 plej bonaj universitatoj en la mondo, kaj rangis la unua inter junaj universitatoj laŭ la QS Mondaj Universitataj Rangotabeloj ekde 2015 je aprilo 2021.[1] Ĝi havas 23 951 plentempajn studentojn kaj 3 846 plentempajn instruajn dungitojn; ĝi atingis 12an rangon en la entuta rangotabelo de nunaj QS Mondaj Universitataj Rangotabeloj je junio 2021.[2]

Teknologia Universitato Nanyang
universitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 1991
Situo
Geografia situo 1° 20′ 41″ N, 103° 40′ 53″ O (mapo)1.3447222222222103.68138888889Koordinatoj: 1° 20′ 41″ N, 103° 40′ 53″ O (mapo)
lando Singapuro
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo
Publikiga Etika Komitato vd
filioj
• Energy Research Institute, Nanyang Technological University vd
Teknologia Universitato Nanyang (Singapuro)
Teknologia Universitato Nanyang (Singapuro)
DEC
Teknologia Universitato Nanyang
Teknologia Universitato Nanyang
Map
Teknologia Universitato Nanyang
vdr
La abeluja konstruaĵo ĉe Teknologia Universitato Nanyang

La Universitato havas plurajn altlernejojn kaj lernejojn, inkluzive de la Altlernejo de Inĝenieristiko, Altlernejo de Scienco, Komerca Lernejo Nanjang, Lernejo Lee Kong Chian de Medikamento, Altlernejo de Homaĵoj, Artoj, kaj Sociaj Sciencoj, kaj Altlernejo de Diplomitoj. NTU estas ankaŭ hejmo de pluraj aŭtonomaj institutoj kiel Nacia Instituto de Eduko de Singapuro, Lernejo S. Rajaratnam de Internaciaj Studoj, Tera Observatorio de Singapuro, kaj Singapura Centro pri Inĝenierado de Ekologiaj Vivaj Sciencoj. La ĉefa universitatejo de NTU inkluzivas 200 hektarojn, do ĝi estas la plej granda universitatejo en Singapuro.[3] La primaraj universitatejoj situas en la okcidenta parto de Singapuro, laŭ 50 Avenuo Nanyang. Ĝi ankaŭ havas du aliajn universitatejojn en la kuracada kaj noventreprena distriktoj, Novena kaj One-north respektive.

Referencoj redakti

  1. QS Top 50 Under 50 2021 (2021-04-18). Arkivita el la originalo je 2020-07-31. Alirita 2021-06-01.
  2. NTU Singapore is ranked among world’s Top 12 universities (2021-06-09). Alirita 2021-06-12.
  3. Check In to Check Out. Arkivita el la originalo je 7a de Julio 2016. Alirita 2016-06-21. Arkivigite je 2016-07-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-07-07. Alirita 2021-06-26.

Vidu ankaŭ redakti