Tekutjev-bulvardo

bulvardo en Tjumeno (Rusio)

Tekutjev-bulvardo (ruse Текутьевский бульвар) etendiĝas laŭlonge de strato Respubliko en Tjumeno (Rusio), de skvaro Junnatoj ĝis la Tjumena teĥnoparko. Ĝi estas nomita honore al la tjumena negocisto, mecenato kaj urbestro Andrej Tekutjev (1839-1916).

Tekutjev-bulvardo
Текутьевский бульвар
Tekutjev-bulvardo
strato
Lando: Rusio
Regiono: Tjumena provinco
Urbo: Tjumeno
Distrikto: la Lenin administra distrikto
Urboparto: la Centro
Geografia situo 57° 8′ 23″ N, 65° 33′ 55″ O (mapo)57.13972222222265.565277777778Koordinatoj: 57° 8′ 23″ N, 65° 33′ 55″ O (mapo)
Tekutjev-bulvardo (Tjumena provinco)
Tekutjev-bulvardo (Tjumena provinco)
DEC
Tekutjev-bulvardo
Tekutjev-bulvardo
Finpunktoj strato Ĥolodilnaja kaj la Tjumena teĥnoparko
Longeco: 316 m
Larĝeco: 50 m
Commons: Tekutyev Boulevard
Itinero
laŭlonge de strato Respubliko
skvaro Junnatoj (0 m)
strato Minskaja (80 m)
strato Kievskaja (316 m)
Placo antaŭ la Tjumena teĥnoparko (316 m)
vdr

Historio redakti

Kreado redakti

En la tempo de Andrej Tekutev tiu tereno troviĝis eksterurbe kaj estis posedaĵo de kamparanoj. Fine de la 19-a jarcento ĉiuj urbaj tombejoj jam estis superplenaj, mankis lokoj por novaj sepultoj kaj sanitara inspekto malpermesis enterigojn ene de la urbo. Do la Urba Dumao luis tiujn terojn por aranĝi novan tombejon. Ĝi ne havis nomon, do dum iu tempo oni nomis ĝin La Nova tombejo, poste La Nova tombejo ĉe muelejo de Tekutjev (tiu muelejo troviĝis cent metrojn norden, ĉe kruciĝo de stratoj Ĥolodilnaja kaj Fabriĉnaja kaj fine simple Tekutjev-tombejo. Malgraŭ popularaj onidiroj, Andrej Tekutjev havis neniun rilaton al tiu ĉi tombejo. Li ne pagis terenon por ĝi, nek estis tiutempe urbestro, nek estis tie enterigita[1].

La bulvardo aperis en 1986, kadre de preparoj al la 400-jariĝo de Tjumeno. Tiutempe la Tekutjev-tombejo estis ĉirkaŭbarita de kaduka ligna barilo, kiu staris proksime al veturejo de strato Respubliko. Oni ŝovis ĝin 50 metrojn suden kaj baris per nova, gisfera barilo. Ene de tiu spaco oni hakis maljunajn arbedojn kaj arbojn, ebenigis tombojn kaj konstruis novajn trotuarojn, aranĝinte inter ili florbedojn kaj plantinte novajn arbojn. Dum iu tempo parencoj de personoj, kies tomboj estis detruitaj, ankoraŭ vizitadis tiujn lokojn kaj metis florojn sur herbobedojn.

Nomado redakti

Andrej Tekutjev estis inter la plej gravaj kontribuantoj al evoluo kaj prospero de la urbo. Li iniciatis kaj financis la unuan publikan bibliotekon, starigis la unuan teatron, financis lernejojn kaj malsanulejojn, helpis al preĝejoj. Danke al liaj klopodoj la Ŝtata Dumao ŝanĝis la originan projekton kaj la Transsiberia fervojo pasis ne tra Ŝadrinsko, sed tra Tjumeno, kio grave influis la disvolviĝon de la urbo. Tamen dum la sovetia epoko li, same kiel ĉiuj aliaj burĝoj, estis forstrekita el la loka historio aŭ rigardata sole kiel ekspluatanto kaj trompulo. Lia nomo estis grandparte forgesita de la posteuloj[2].

Komence de 2002 loka komercisto, deputato de la Tjumena Urba Dumao Vladimir Miĥajlov proponis eternigi la nomon de Tekutjev en iu strato. La Dumao proponis al la Urba Konsilio pri Toponimio alinomi straton Vodoprovodnaja, sed la komisiono rifuzis, ĉar tio estus multekosta afero kaj la strato Vodoprovodnaja (Akvotuba) mem havas historie gravan nomon, ĉar laŭ ĝi sekvis la unua akvotubo de la urbo. Oni proponis nomi tiel la kajon de rivero Turo, sed ĝi ankoraŭ estis ne finita kaj neniu estis certa, ĉu tio okazos kaj kiam[3].

La lokhistoriisto profesoro Viktor Kopilov proponis nomi tiel skvaron en la korto de la Domo de Infana Kreemo "Pioniro", ĉar antaŭ cent jaroj ĝi nomiĝis tiel pro la domo de Andrej Tekutjev, situinta apude. Sed la skvaro aspektis mizere kaj estis tro neglektita, do apenaŭ meritis la tiom gloran nomon. La 16-an de decembro 2002 deputato Vladimir Miĥajlov proponis alinomi straton Dzerĵinskij, kiu estas mallonga kaj ne havas sidejojn de iuj gravaj firmaoj, por kiuj ŝanĝo de la adreso kreus multajn problemojn. Sed fine estis akceptita propono de la Urba Konsilio pri Toponimio kaj nomon de Tekutjev ricevis la bulvardo laŭlonge de strato Respubliko, ĉe la Tekutjev-tombejo. La 28-an de aprilo 2003 la urbestro Stepan Kiriĉuk subskribis respektivan ordonon kaj en 2004 sur la bulvardo aperis nomŝildoj[3].

Priskribo redakti

 
La monumento al Andrej Tekutjev

Ĝenerala aspekto redakti

La bulvardo komenciĝas ĉe skvaro Junnatoj (mallongigo: Junaj Naturalistoj), kiu situas ĉe kruciĝo de stratoj Respubliko kaj Ĥolodilnaja kaj etendiĝas de la dekstra parto de tiu kruciĝo ĝis la mezlernejo N 5 en strato Ĥolodilnaja. La bulvardo etendiĝas de la skvaro laŭlonge de strato Respubliko forme de 50 metrojn larĝa strio, limigita ĉe norda flanko de veturejo de strato Respubliko kaj de suda flanko — de la Tekutjev-tombejo, ĝis la fino de la tombejo post kiu aperas jam la Tjumena teĥnoparko kun sennoma placo antaŭ ĝi kaj la Placo de Memoro malantaŭ ĝi.

Post 80 metrojn ĝin tuŝas strato Minskaja, kiu venas sub rekta angulo de nordo kaj finiĝas ĉi tie, kreante T-forman kruciĝon kun strato Respubliko kaj bulvardo Tekutjev, kiu akompanas la straton Respubliko ĉi-parte. Ĉe la kruciĝo mankas semaforoj kaj pasejoj.

Fine de la bulvardo aperas plia T-forma kruciĝo kun strato Kievskaja, kiu sekvas paralele al strato Minskaja kaj same finiĝas ĉe la bulvardo. Tamen tiuloke strato Kievskaja jam preskaŭ tute malaperas, interpremita de konstruaĵoj, kaj nur lokhistoriistoj scias ke trairejo inter oficejaroj Aŭrora kaj Gazoil Plaza estas la finaĵo de strato Kievskaja. Ankaŭ ĉi-loke semaforoj kaj pasejoj mankas.

En 2005 la bulvardo estas pavimita je trotuaraj platetoj. Ĉie staras lanternoj kaj benkoj. Biciklaj vojoj mankas.

Foje la bulvardon vizitas sciuroj, kiuj supozeble venas de la apuda tombejo[4].

La monumento al Andrej Tekutjev redakti

En la orienta parto staras monumento al Andrej Tekutjev, malfermita la 12-an de aŭgusto 2008 kun ĉeesto de guberniestro Vladimir Jakuŝev kaj aliaj gravuloj[5]. Ĝiaj aŭtoroj estas skulptisto Andrej Antonov kaj arkitekto Dmitrij Belik. La bronza monumento estas du metrojn alta kaj pezas proksimume du tunojn. Sur ĝi videblas lakona surskribo: “Tekutjev”. Ĉe ambaŭ flankoj staras po unu lanterno imitantaj stilon de tiu epoko. Tekutjev aspektas tre memfida kaj potenca kaj similas al sia fama fotoportreto. La statuon faris fandejo "Dubrovin" (Ekaterinburgo)[6] laŭ mendo de organizaĵo "Ekaterinburgskij Ĥudoĵestvennij Fond" (La Ekaterinburga Arta Fonduso), kiu kreis multajn artaĵojn por la urbo[5].

Laŭ plurjara tradicio, fine de julio, antaŭ la Urbotago tjumenanoj metas florojn ĉe la monumento kiel dankosignon al la homo, kiu multe zorgis pri Tjumeno[7][8].

Matene la 6-an de septembro 2012 nekonatoj metis sur la kapon de Tekutjev balaklavon similan al tiu de Pussy Riot kaj alkroĉis desegnaĵon, kies signifo restis nekomprenebla. Ĉio estis baldaŭ forigita, polico malfermis enketadon pri ĥuliganaĵo, sed informoj pri kaptitoj ne aperis. Gvatkameraoj surloke ne funkciis pro riparaj laboroj. Similaĵoj okazis en multaj urboj de Rusio[9].

Publika transporto redakti

La bulvardo etendiĝas laŭlonge de la ĉefa strato de la urbo, do facile atingeblas per publika transporto. La plej oportuna maniero estas eliri en la haltejo Ulica Ĥolodilnaja (Strato Ĥolodilnaja) kaj marŝi orienten laŭ la bulvardo. Veturante en inversa direkto, oni povas elbusiĝi en haltejo Gazprom, transiri la straton kaj marŝi okcidenten, al komenco de la bulvardo. Krome oni povas eliri ĉe haltejo Ŝkola N 5 (Lernejo N 5) en strato Ĥolodilnaja, transiri la straton kaj marŝi orienten laŭ la bulvardo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Кубочкин С. Н. Над вечным покоем: Из истории тюменских кладбищ // Тычковка, Сараи, Потаскуй... Из истории тюменских окраин XIX — начала XX вв. Тюмень, 2002. С. 150-167. — ISBN 5930201161
  2. Stanislavo Belov (2018-11-14) Andreo Tekutjev — severa bonfaranto (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-07-01. Alirita 2019-03-11.
  3. 3,0 3,1 Иваненко А. С. Новые прогулки по Тюмени. Тюмень, 2008. С. 203-204.
  4. Текутьевский бульвар в Тюмени облюбовали белки (ruse). Tjumenskaja Linija (2016-03-16). Alirita 2019-03-12.
  5. 5,0 5,1 Ирина Тарабаева (2008-08-14) Андрей Текутьев: добрый след на земле (ruse). Tjumenskije Izvestija. Alirita 2019-03-12.
  6. Лариса Черепанова (2019-02-20) Обучающийся опорного вуза вернулся из Сочи с зимней инженерной школы (ruse). la Tjumena Industria Universitato. Alirita 2019-03-12.[rompita ligilo]
  7. Людмила Дрозд (2016-07-28) Современным бизнесменам и чиновникам — пример! Тюменцы возложили цветы к памятнику Текутьеву (ruse). Park72.ru. Alirita 2019-03-12.
  8. Николай Ступников (2018-07-26) Тюменцы возложили цветы к памятнику Текутьеву (ruse). Tjumenskaja Linija. Alirita 2019-03-12.
  9. Минувшей ночью тюменские вандалы надели балаклаву на памятник Текутьеву (ruse). Komsomolskaja Pravda (2012-09-06). Alirita 2019-03-12.