Telenești estas urbo en Moldava Respubliko, situanta 91 kilometrojn norde de la ĉefurbo, Chișinău. Telenești estas la administra centro de la eponima distrikto. Tri vilaĝoj estas administritaj de la urbo: nome Mihălașa, Mihălașa Nouă kaj Izvoraș. En la jaro 2004, la urbo havis 6,855 loĝantojn; 91 procento de kiuj estis etne moldavoj.[1]
Famaj homoj, kiuj naskiĝis en Telenești
redakti
- Angel Agache
- Nicoleta Dara, kantistino
- Nachum Gutman (1898–1980), israela pentristo, skulptisto, kaj aŭtoro
Antaŭ la Dua mondmilito, la urbo havis gravan judan loĝantaron. La Katedralo de Sankta Elio de Telenești estas unu el la plej novaj reprezentaj arkitekturaj monumentoj. Țurcan Vasile estas pastro de la katedralo Sankta Elio. La konstruado de la Katedralo komenciĝis en 2006.
Etna strukturo de Telenești laŭ la censo de 2014 jaro[2]:
Etno |
Kvanto de homoj |
Procentoj
|
Moldavoj |
6889 |
95.32%
|
Rusoj |
167 |
2.31%
|
Ukrainoj |
117 |
1.61%
|
Ciganoj |
1 |
0.01%
|
Aliaj etnoj |
31 |
0.42%
|
Ne deklaris etnon |
19 |
0.26%
|
Sume |
7227 |
100%
|
Lingva strukturo de Telenești laŭ la censo de 2014 jaro[3]:
Lingvo |
Kvanto de homoj |
Procentoj
|
Rumana |
6852 |
94.81%
|
Rusa |
305 |
4.22%
|
Ukraina |
7 |
0.09%
|
Aliaj lingvoj |
24 |
0.33%
|
Plurlingvuloj |
39 |
0.53%
|
Sume |
7227 |
100%
|
- Axentie Blanovschi: Telenești, Ed. Timpul Chișinău, 1986
- Teleneshty (p. 421) de Miriam Weiner's Routes to Roots Foundation