Telewizja Republika

Telewizja Republika, TV Republika (Televido Respubliko) – pola televida stacio, kies ĉefredaktoro estas Tomasz Sakiewicz. La televidkanalo estas ricevebla pere de satelito, Interreto kaj surtere en la sistemo DVB-T (Katowice kun proksimaj ĉirkaŭaĵoj), kaj ankaŭ en sistemo DVB-T2 (Varsovio, Vroclavo kaj ties ĉirkaŭaĵoj). De 2022 la kanalo disaŭdigas dum 24 horoj tage.

Telewizja Republika
emblemo
televidstacio
Komenco 2013 vd
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Varsovio
Lingvoj

pola lingvo
angla lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr


Historio kaj kreintoj redakti

Kreado de televido daŭris de 2012. Sidejo de la posedanto kaj de la stacio estas Varsovio. La stacion estris de la komenco Telewizja Niezależna Spółka Akcyjna, kies prezidanto iĝis Piotr Barełkowski. Anstataŭantoj de la estraro estis Bronisław Wildstein kaj Tomasz Sakiewicz, kaj en la kontrola konsilio de la kompanio troviĝis Anita Gargas, Katarzyna Gójska Cezary Gmyz, Piotr Kwiecień, Rafał Ziemkiewicz. Fonda kapitalo egalis al 100 mil zlotoj, pripagata en ¼.

De la 21-a de decembro 2023 estas elsendata programo sub la nomo "Jedziemy. Michał Rachoń" (Ni veturu. Michał Rachoń), kiu antaŭnelonge ekzistis en likvidita TVP INFO sub la nomo "#Jedziemy".

Eksteraj ligiloj redakti