Tomasz Józef Sakiewicz (naskiĝis la 31-an de decembro 1967 en Varsovio) – pola ĵurnalisto kaj publicisto, ĉefredaktoro de la gazeto "Gazeta Polska Codziennie", semajnrevuo Gazeta Polska kaj monatrevuo "Niezależna Gazeta Polska". Laŭ edukiteco estas psikologo.

Tomasz Sakiewicz
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1967 (1967-12-31) (56-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Partio Christian National Union vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
Laborkampo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tomasz Sakiewicz

De 1981 estis membro kaj poste viviganto de la renoviga katolika movado Lumo-Vivo, kaj de 1982 membro kaj poste respondeculo pri la komunumo Kredo kaj Lumo. La movado koncentriĝas ĉirkaŭ personoj mensmalsanaj, kreante por ili, helpe de sanaj personoj, naturan medion de amikoj. La komunumon, kiun li partoprenas ĝis hodiaŭ, fondis en 1987 kun sia fianĉino kaj nun edzino Agnieszka.

En la 80-aj jaroj agis en subtera Movado de Katolika Junularo Sendependa, poste en Sendependa Asocio de Studentoj. En 1988 dum majaj strikoj kunkreis ĝin en la Psikologia Fakultato ĉe Universitato de Varsovio. Tiutempe verkis por junulara subtera gazetaro. Organizanto de unu el la unuaj kontraŭabortaj manifestacioj.

En 1989 fondis Kristanan-Nacian Union, kaj dum mallonga tempo iĝis ĉefredaktoro de ties partia bulteno. En 1991 retiriĝis de politika agado.

Novembre 1991 komencis labori en ĵurnalo "Nowy Świat". Maje 1992 foriris de la redakcio pro la fakto ke homoj de Lech Wałęsa provis rompi sendependecon de la gazeto.

En la jaroj 1992–1993 estis gazeta komunikisto kaj direktisto de la Centro pri Informado kaj Analizado de Ĉefa Kuracista Konsilio, provizore enspezis instruante la anglan lingvon. Li estis ideodonanto kaj unu el fondintoj de "Gazeta Polska". Ekde 1993 konstante laboranta en ties redakcio kiel ĵurnalisto kaj ĉefo de ekonomia fako, kaj de 2005 kiel ĉefredaktoro.

De 2006 estas ankaŭ redaktoro de la semajnrevuo "Niezależna Gazeta Polska". En Pola Televido gvidas diversajn publicistajn programojn.

Eksteraj ligiloj redakti