Tembleque [temblEke] (estas popola humura vorto por Tremado) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Tembleque
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Toleda Manĉo
Poŝtkodo 45780
Retpaĝaro [www.tembleque.es]
Politiko
Urbestro Jesús Fernández Clemente (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 2 371  (2011)
Loĝdenso 10,63 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 42′ N, 3° 30′ U (mapo)39.694722222222-3.5041666666667Koordinatoj: 39° 42′ N, 3° 30′ U (mapo) [+]
Alto 637 m [+]
Areo 223 km² (22 300 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Tembleque (Hispanio)
Tembleque (Hispanio)
DEC
Tembleque
Tembleque
Situo de Tembleque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tembleque [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Tembleque en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Temblequeño. La censita populacio en 2011 estis de 2.371 loĝantoj kaj la denseco estas de 10,63 loĝ/km².

Situo redakti

Tembleque estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda Manĉo en la sudorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 635 m; je 56 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 92 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 223 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°41′41″ N 3°30′15″ Ok.

Geografio redakti

Esta situanta en la centro geografia de la Iberia Duoninsulo, sed tion diras multaj lokanoj de aliaj lokoj de sama regiono. Estas ĉe la aŭtovojo A-4 kiu ligas Madridon kun Andaluzio.

Historio redakti

La historio de Tembleque estas ligata al tiu de la urbo de Toledo. Pro ties geografia situo, oni asocias la vilaĝon de Tembleque al la teritorio de karpetanoj, kiu estis romanigita el la jaro 193 a.K. kiam estis konkerita Toletum (Toledo). Post la romia dekadenco, la regiono estis okupata de la visigotoj kaj en la jaro 711 de la armeoj islamaj; ĝi estis konkerita de la trupoj kristanaj post la konkero de Toledo fare de Alfonso la 6-a, en 1085, kaj estis metita sub la hegemonio de Consuegra. Ĉirkaŭ 1183, la reĝo Alfonso la 8-a donas Consuegra kaj tutan ties teritorion al la ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo.

Post la batalo de las Navas de Tolosa, la superulo de la Ordeno de Sankta Johano donis permesilon por reloĝigo al Tembleque en 1241. En 1509, la Reĝino Johanino donis la titolon de vilaĝo. La bona situacio de la vilaĝo, la gravo kiun ricevis la vendo de lano, kaj sekve la gravo de la migra brutobredado permesis ke Tembleque vivas florepokon.

Dum la Moderna Epoko la vilaĝo suferis dekadencon ĉefe dum la 18a jarcento kaj 19a jarcento. Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Tembleque preskaŭ oni atingis la 4,000 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Tembleque kie oni falis al nur super 2,000, (tio estas preskaŭ duoniĝis); post la agrikultura meĥanigo la populacio stabiliĝis ĉirkaŭ 2,500 loĝantoj, kiuj dependas ĉefe el agrikulturo kaj servoj. Ekde la 1990-aj jaroj, la starigo de fabrikoj kaj bona komunikado permesis ke Tembleque plutenas sian populacion kaj diversigas siajn okupojn.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Monumentoj redakti

Ĉefa Placo redakti

 
Vidaĵo Ĉefa Placo de Tembleque.

Konstruaĵo tipe manĉa, de kvadrata formo kun portikoj kolonoj el granito kaj malfermaj koridoroj en supra etaĝo, kun teniloj kaj ornamado realigitaj el ligno laŭ la modelo de la konstruaĵoj popularaj en la 17a jarcento. La ornamoj realigataj en gipso reprezentas krucojn de la Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo, kiel omaĝo al ties mezepoka hegemonio. Desegnata por plenumi duoblan funkcion, la simple urba kiel centro de la vivo de la loĝantaro kaj kiel taŭrludejo, pro kio la koridoroj en siaj du supraj etaĝoj estas malfermaj. En unu de ties flankoj estas la Urbodomo, konstruita en 1654; la ĉefa enirejo estas ŝirmata de sendoma koridoraro kronita de rigardeja tureto. La plej parto de la kolonoj kaj pilieroj originaj estis anstataŭataj fine de la 20a jarcento de aliaj novaj.

Preĝejo de Nia Sinjorino de la Ĉieliro redakti

 
Preĝejo de Nia Sinjorino de la Ĉieliro.

Estas de stilo gotiko, de urba karaktero. Ĝi ekkonstruiĝis el 1509, omaĝe al la kontribuoj kiujn faris la Kardinalo Cisneros por partopreni en la Kampanjo de Orano, por etendi la kristanismon en regionon islaman. Oni supozas, ke en 1527 jam estis finita. Ties konstruo estas navo kun okflanka absido kaj dividita en kvar partoj kaj turo. Estas du belaj kapeloj, iom ampleksaj kiuj povas esti konsiderataj sendependaj konstruaĵoj; nome tiuj de Jesuo Nazarano (patrono de la vilaĝo) kaj la Virgulino de la Rozario, konstruita en la 17a jarcento en stilo baroko fare de la familio Fernández Alejo. Estis rimarkindaj orgeno kaj ĉefa retablo, sed tiuj estis detruitaj dum la Hispana Enlanda Milito.

Estas rimarkindaj ankaŭ la du statuoj funebraj de la kapelo de Sankta Rajmondo, el alabastro, kiuj reprezentas Juan Antonio de la Torre kaj lian edzinon María Díaz. El teknika vidpunkto ne havigas altan valoron, sed konstituas atestilon pri la vestaro de la unua duono de la 16a jarcento kaj krome, ili apartenas al unu de la funebraj tiparoj plej belaj: nome la preĝantoj. Estas tri stelaj volboj sur pilieroj de malgrandaj kolonetoj aŭ sur renesancaj kolonoj. Estas de fina izabela gotiko transira al renesanco. La kvar kolonoj de la kruca mezo estas cilindraj kaj senbordaj dum tiuj de la navo estas nervecaj separataj el la tegmento por formi la nervaĵoj. La nobelaj partoj estas el prilaboritaj ŝtonoj, dum la malplej nobelaj estas el senlaboraj ŝtonoj. La absido estas tuta el prilaboritaj ŝtonoj. La fasado komencas el prilaboritaj ŝtonoj kaj finas per ordinaraj senlaboraj ŝtonoj.

La sonorilturo estas bela verko, en kiu oni uzas riĉajn materialojn el kusenecaj prilaboritaj ŝtonoj kaj senlaboraj ŝtonoj. Oni konstruos ĝin en 1611, laŭ planoj de la arkitekto Hernán González de Lara. Estas konstruo kvadrata, kiu evoluas al formo okflanka de stilo tre posta. La lasta ero estas de belaj kusenecaj prilaboritaj ŝtonoj, kiu ege similas al la fasado de la Hospitalo de Sankta Johano Baptisto de Toledo. La turo finas per balustrado renesanca, kun ornamoj samstilaj kaj pinteca turpinto.

Domoj de la Turoj redakti

 
Domoj de la Turoj aŭ Palaco de la Turoj

La Domoj de la Turoj aŭ Casa de las Torres, kiel populare oni nomas la palacon de la familio Fernández-Alejo, estas deviga loko por ĉiaspecaj vizitantoj. Temas pri unu el la lastaj barokaj konstruaĵoj konstruitaj en Hispanio, nome en 1753 laŭ indiko en la fasado, kaj la persona ideo de Antonio Fernández-Alejo, unu de la membroj de tiu grava familio de Tembleque, kiu volis tiele materiigi parton de la granda riĉo farita en Ameriko. La posedanto uzis importitajn lignojn kaj ĉiuspecajn nobelajn materialojn, por krei memzorgan amerikecan domegon. La fasado estas ornamata de la familia blazono kiu aperas bordata de ambaŭ karabeloj, kaj kiu utilas kiel kronaĵo por la centra strato. Temas pri kvadratplana kaj trietaĝa konstruaĵo, kies fasado aperas kadre de du turoj, kies ĉefa konturo antaŭanoncas la konstruaĵon el malproksime. La makximuma ornamado koncentriĝas en la ĉefa fasado prilaborita el ŝtono. En la dua etaĝo atentas kurbaj frontonoj kaj prezida balkono, kies ondeca kradaro havigas movecan karanteron al la fasado. La interno de tiu palaco posedas multajn kaj belajn ĉambrojn kaj lokojn, inter kiuj la korto renesancastila. La palaco estis rabita dum la Hispana Enlanda Milito, kiam oni brulis gravan kolekton de franca pentraĵaro kiu ornamis la murojn, poste oni uzis kiel grenujo fare de la Nacia Servo pri Tritiko kaj oni habilitiĝis ĝin provizore kiel kazerno de la Civilgvardio. Fine de la 20a jarcento oni finis la rabadon de pordojn kaj kradojn. La nacias ervo por Belartoj plenumis ties ĝeneralajn konsolidon kaj restaxuradon ĉe strukturo kaj tegmentaro kaj poste la restaŭradon totalan de la eksternaĵoj, kaj oni malkonstruis la aldonajn konstruaĵojn (staloj, grenujoj, kelo, muelejo, forno) kiuj plejparte estis ruinaj, same kiel la zonoj de la servistaro centre ĉirkaŭ bela korto de kvar belaj kalkaj kolonoj. La tuto estis deklarata Historiarta Monumento ekde 1979.

Ermitejo de la Veracruz redakti

 
Ermitejo de la Veracruz (vera kruco)

Konstruaĵo maltipa, de centrigita plano kiel okangulo kronita de kupolo kiu ne elstaras ekstere, kies antaŭaĵoj plej malproksimeaj povus troviĝi en la Sankta Tombo de Jerusalemo, kaj pli proksime en la romaniko de la 12a jarcento, kiaj ĉe la preĝejoj de Ennate kaj Estella kaj en la Veracruz de Segovio. En ĝi estis enterigita dum multaj jaroj membro de la grava familio Torres. Pro ties arkitektura simpleco estas datigebla el la dua duono de la 18a jarcento. Ĝi estis rehabilitata de la Atelierlernejo Tembleque la 3-a por municipaj biblioteko kaj arkivo.

Ermitejo de la Purega Koncipiĝo redakti

Konstruaĵo de unusola navo kun kruca plano, elstare pro alteco. La aliro fareblas tra malgranda portiko maldekstra. Tiuflanke estas malgranda kapelo pentagona, kiu interniĝas kiel sepangulo de evidente posta konstruo. Ĝi estis restaŭrata de la Atelierlernejo Tembleque en la jaroj 1985-1988.

Casa de Postas redakti

Domo por gasteado de trafikuloj konstruita en la 18a jarcento. De rektangula plano, de 60 X 40 metroj, strukturata laŭ tri eroj kaj du etaĝoj de centra akso kaj kvar flankaj aloj. Aktuale ĝi estas konata laŭ la nomo de "Cuartel Viejo" (malnova kazerno).

Ermitejo de Kristo de la Valo redakti

Nomata ankaŭ kiel Kristo de la Palmo. Estas situanta en la proksimeco de la akvorezervejo Finisterre. Konstruita en la 17a jarcento, elstaras pro la ornamo per kornicoj, pilieroj kaj volboj realigitaj kun floraj temoj de stilo baroko. En la aktualo oni celebras en la ermitejo du kamparfestojn ĉiujare: unu la duan dimanĉon de la monato de majo, kaj alian la lastan dimanĉon septembre.

Ermitejo de Sankta Antonio redakti

Konstruita en la 18a jarcento. Estas situanta en la tipa kaj populara kvartalo de Sankta Antonio, de populara arkitekturo de la epoko.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti