La Temisa familio estas asteroida familio kies anoj havas similajn orbitajn elementojn.

Situante en la ekstera parto de la ĉefa zono, estas unu el plej multenombraj asteroidaj familioj. Ĝi konsistiĝas, sur grafikaĵo discentreco/granda duonakso/klinagulo, el centra bone difinita grupo da sufiĉe grandaj asteroidoj kaj periferia regiono da plej malgrandaj korpoj.

Ĝiaj anoj estas C-tipaj asteroidoj kies ĥemia komponiĝo estas supoze simila al tiu de la karbonecaj ĥondritoj[1].

La centra grupo entenas la asteroidon 24 Temison, kiu donis ĝian nomon al la familio.

la orbitaj elementoj de la Temisa familio estas:

Nun estas 535 identigitaj asteroidoj anoj de tiu familio. La ĉefaj anoj estas:

Notoj redakti