24 Temiso
24 Temiso estas unu el plej grandaj asteroidoj de la asteroida zono. Ĝi estas la ĉefa ano de la Temisa familio.
24 Temiso | |
Asteroido | |
Oficiala nomo | 24 Themis |
Historio | |
Malkovrinto | Annibale de Gasparis |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
5-a de aprilo 1853 Napolo (Italio) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
468,226 Gm (3,130 AU) 406,202 Gm (2,715 AU) 530,250 Gm (3,545 AU) |
Discentreco | 0,132 |
Meza anomaliangulo | 161,641° |
Klinangulo | 0,760° |
Periodo | 2 022,486 t (5,537 j) |
Meza cirkulrapido | 16,76 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
35,992° |
Argum. de periapsido | 107,989° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 198 km[1] |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(1,13 ± 0,43) ×1019 kg[1][2] (2 780 ± 1 350) kg/m3[1][2] ~ 0,15 m/s2[2] ~ 0,087 km/s[2] |
Rotacia periodo | 0,34892 t (8,374 h) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | 159 K |
Geometria albedo | 0,067 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 7,08 |
MalkovroRedakti
Temiso estis malkovrita la 5-an de aprilo 1853 de la itala astronomo Annibale de Gasparis. Ties kolego, la itala astronomo Angelo Secchi, donis al ĝi la nomon de la titanino Temiso (greke Θέμις), personiĝo de la dia leĝo en la helena mitologio.
EcojRedakti
Ĝi estas plej granda ano de la Temisa familio, asteroida familio kiu komponiĝas el kerno da kelkaj grandaj objektoj ĉirkaŭataj de amaso da malgrandaj korpoj.
La 7-a de oktobro 2009 la NASA Infrared Telescope Facility konfirmis ke ĝia surfaco estas kovrita de akvoglacia tavolo.[3] Organikaj kemiaĵoj estis ankaŭ trovitaj, kiel policiklaj aromataj hidrokarbonoj, metiloj kaj metileno.
Ĉar je temperaturo de 159 K, la glacio sublimiĝas, tiu glacia tavolo nepre estas "nutrita" de sub-surfaca rezervujo. Alia hipotezo estas, ke akvo estus produktita el la protonoj de la suna vento. La alt-energiaj protonoj reagus kun la oksigeno de la mineralaj oksidoj por formi hidroksilojn kiuj poste aliformiĝus al akvo.[4]. Tiu malkovro apogas la hipotezon laŭ kiu falintaj asteroidoj alportis akvon sur Teron.
Noto kaj referencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer (Freŝaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer ) (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Astrometric masses of 21 asteroids, and an integrated asteroid ephemeris (Astrometriaj masoj de 21 asteroidoj kaj integraj asteroidaj efemeridoj) (angle)
- ↑ De la glace sur un astéroïde ! (Glacio sur asteroido !) (france)
- ↑ More Water Out There, Ice Found on an Asteroid (Pli da akvo tie, glacio trovata sur asteroido) (angle)
Eksteraj ligilojRedakti
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
23 Talio | 24 Temiso | 25 Foceo |