Templo Ĉennakeŝava

La Templo Ĉennakeŝava situas sur la bordo de la rivero Jagaĉi en Belur, en ŝtato Karnatako de Barato. Viŝnuvardhana, reĝo de la dinastio Hojsala, komisiis la templon en 1117 (KE). Ĝi estis konstruita en frua ĉefurbo de la dinastio, Belur, kiu nun estas en la distrikto Hassan, ĉ. 220 km de Bengaluro.

Templo Ĉennakeŝava
Enirejo al la templo.
Enirejo al la templo.
Enirejo al la templo.
hindua preĝejosurskribo [+]

Lando Barato
RegionoKarnatako
SituoBelur
- koordinatoj13° 9′ 46″ N, 75° 51′ 38″ O (mapo)13.1628611175.86055556Koordinatoj: 13° 9′ 46″ N, 75° 51′ 38″ O (mapo)

Templo Ĉennakeŝava (Karnatako)
Templo Ĉennakeŝava (Karnatako)
DEC
Templo Ĉennakeŝava
Templo Ĉennakeŝava
Lokigo de Karnatako en Barato
Situo en la ŝtato Karnatako de Barato.

Templo Ĉennakeŝava (Barato)
Templo Ĉennakeŝava (Barato)
DEC
Templo Ĉennakeŝava
Templo Ĉennakeŝava
Situo en Barato.
Map
Templo Ĉennakeŝava
Vikimedia Komunejo:  Chennakesava Temple, Belur [+]
vdr

La templo estas fama pro sia arkitekturo. Tiu ĉi templo, kaj la temploj en proksima urbo Halebidu, estas bonaj ekzemploj de la arkitektura stilo de la dinastio Hojsala. La temploj en Belur kaj Halebidu estas proponitaj por la listo de Mondaj Heredaĵoj de Unesko.

Historio redakti

Fakuloj havas malsamajn opiniojn pri kial Viŝnuvardhana konstruis la templon. Unu teorio estas, ke li volis montri sian gravecon al Vikramaditja la Sesa, reĝo de la najbara imperio Ĉalukja. Alia teorio estas, ke la templo estis komisiita por festi la venkon de Viŝnuvardhana en la batalo de Talakad (1116 KE) kontraŭ la dinastio Ĉola. Tria teorio estas, ke la templo markas la konvertiĝon de Viŝnuvardhana de Ĝajnismo al viŝnuismo, pro la influo de Ŝri Ramanuĝaĉarja. La plejparte viŝnuisma ikonografio de la templo subtenas tiun ĉi teorion.

Templo redakti

La templo estas konstruita el sapŝtono. Grava allogaĵo en la templo estas la 48 kolonoj. La kolono Narasimha, la plej populara, iam povis memrondiri je pilklagroj. La centraj kvar kolonoj estis mane ĉizitaj, kaj la aliaj per torniloj. Ili ĉiuj estas ornamitaj kun grimpplantoj. La templo ankaŭ estas fama pro la inaj statuoj, nomitaj Ŝilabaalika (ŝila = ŝtono, baalika = junulino). Estas 42 ĉi tiaj belaj junulinoj en diversaj pozoj: dancistoj, muzikistoj kaj tamburistoj.

La famaj statuoj inter ili estas:

Darpana Sundari (Belulino kun spegulo)

• Belulino kun papago

• La Ĉasistino

Bhasma Mohini (Belulina formo de Viŝnuo)

Sur la eksteraj muroj de la templo estas skulptitaj scenoj el la epopeoj Ramajano kaj Mahabharato. Ĉe la enirejo de la templo estas statuoj de Sala, la fondinto de la dinastio Hojsala. Ĉi tie, Sala mortigas leonon (aŭ tigron laŭ kelkaj fakuloj), kiu minacas meditantan ĝajnan sanktulon. La nomo Hojsala laŭvorte signifas Ataku! Sala!

Bildaro redakti