Templo de Debod

(Alidirektita el Templo Debod)

La Templo de Debod estas templo el la Antikva Egiptio kiu nuntempe staras en Madrido (Hispanio). Ĝi situas en la okcidento de la Placo de Hispanio, ĉe la Promenejo Pintor Rosales (Okcidenta Parko), sur altaĵo kie troviĝis la Kazerno La Montaña (kie okazis sanga epizodo de la Intercivitana hispana milito). Je ĝia translokiĝo al Hispanio, ĝi estis aranĝita laŭ la sama orientiĝo en ĝia origina loko, de oriento al okcidento.

Templo de Debod
Templo
Egipta temploruinoarkeologia loko [+]

LandoHispanio
SituoMadrido
- koordinatoj40° 25′ 27″ N, 3° 43′ 4″ U (mapo)40.424052777778-3.7177777777778Koordinatoj: 40° 25′ 27″ N, 3° 43′ 4″ U (mapo)

Templo de Debod (Madrido)
Templo de Debod (Madrido)
DEC
Templo de Debod
Templo de Debod
Lokigo de Madrido en Hispanio
Map
Templo de Debod

Vikimedia Komunejo:  Temple of Debod [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Templo de Debod
Templo de Debod, nokta vidaĵo.
Templo de Debod

La Templo de Debod estis donaco de Egiptio al Hispanio en 1968, kiel danko pro la hispana helpo, post la internacia vokado de Unesko por la savado de la temploj de Nubio, ĉefe tiu de Abu Simbel, en danĝero je malapero pro la konstruado de la akvorezervujo de Asuano. Egiptio donacis kvar el la savitaj temploj al diversaj landoj kiuj kunlaboris: nome Dendur al Usono, Ellesiya al Italio, Taffa al Nederlando kaj Debod al Hispanio.

La templo havas ĉ. 2200 jarojn. Ĝia plej antikva nukleo estis starigita dum la regado fare de la egipta reĝo Ptolomeo la 4-a Filopatoro, kaj poste ornamita de la nubia reĝo Adiĥalamani de Meroe je 200-180 a. K., dediĉata al Amono de Debod ("Amani", en la lingvo de Kuŝ) kaj Izisa. Ĝi havas gravajn aldonaĵojn de la ptolomea kaj romi-imperia epoko.

Eksteraj ligiloj redakti

40° 25′ 26.59″ N 3° 43′ 04″ O / 40.4240528 °N, 3.71778 °O / 40.4240528; 3.71778 (mapo)