Teologio fenomenologia


Teologio fenomenologia inter la teologiaj subdividoj estas la lasta naskita inter la aspektoj de la unika teologio. Pri ĝi oni ekparolis ĉe la fino de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a.

Por alveni al la difino, utilas rezoanado. Ĉu ekzistas en teologio veroj absolutaj? Ŝajnus ke jes ĉar la teologio, malsame ol la filozofio, ricevas siajn stabilajn punktojn el la [[Revelacio). Tamen disvastiĝas ĉiam pli inter teologoj, aparte amatotaj, la koncepto laŭ kiu la vero estas ĉiam ligita al la subjekto ĝin ricevanta, al ties menso-formo, historio, al liaj spertoj. La teologia vero, do, pasas kaj limiĝas tra la esprimoj de tiuj vivaj perceptoj.

Unuavide, entenas da vereco tiuj asertoj: se la vento blovanta estas ĉiam la sama, malsamas la resonanco ene de la instrumentoj kiuj surbaze de sia formo redonas malsamajn sonojn. Tion tamen interesas, pli ol la veron en si mem, la percepto kaj prezento de la vero. La vero en si mem, fakte, estas la sama objektiva afero, kiu estas la sama antaŭe poste kaj sendepende de la perceptantaj subjektoj. Tiu estus, laŭ kritikisto de tiu nova teologio, la aĥila talono de tiu teologio.

Jen kion precizigas la fenomenologia teologo: “mi ne min rekonas en la koncepto pri vero racia-dogma. Mi min rekonas en mensa medio filozofia kaj ekzegeza-teologia-spirita kie la vero estas fenomenologia (antikvgreke esprimeble per la verbo legein), tiu kiu sin rivelas dum mem prezentiĝas (greke: fanein). Oni ne devas sin alkroĉi al la dogma teologio kiu envojigas al la “unuformigo”. La vero ne estas ŝtono falinta 2000 jarojn antaŭe sur la Eklezion kaj sur la homon, akceptenda kaj eltenenda, sed “rilato-revelacio” kiu konstituiĝas kaj manifestiĝas tra la historio inter la homo kaj Dio.

Kritikoj al Teologo fenomenologia redakti

La limo de la fenomenologia teologia, laŭ kritikistoj, ne kuŝas en tio dirita sed en tio nedirita. Tiu teologio, fundita ekskluzive sur la koncepto pri fenomenologia vero, silentas ekzemple rilate la koncepton pri objektivaj veroj, kiuj fakte elstaras en la kristana kredo. Se sendube veras ke la koncepto pri vero estas ligita al persono al kiu ĝi riveliĝas. kaj eĉ al lia sperto, tamen oni ne povas nei la ekziston de teologiaj veroj, nome kiuj venas rekte el la revelacio,nome el Dio, kiel la ekzisto mem de Dio, ties persona triunueco, la destino de la homo ktp. Se tiu ne eniras en la teologian panoramon, la teologio rezultas naĝado en la subjektivismo.

Teologio, malsame ol filozofio, distingiĝas per veroj nediskuteblaj, kiuj fundas la teologion mem kiel sciencon. Kaj fine la filtrilo de individua percepto estas altirita ĉiam pri al la objektiveco per memedukado sub la lumo la objektiva revelacio konstante reproponita de la Eklezioj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Il Timone, n. 122, aprilo 2013, p. 61