Teroterapio

Teroterapio estas kuracado per tero. La tero, inkludante la argilon, la sablon, la ŝlimon ktp., estas uzata por terapio jam en la prahistorio.

Bestoj kiam estas malsana aŭ vundita, instinkte lekas sian vundon, kovras ĝin per ŝlimo el la riverbordoj, kuŝiĝas kaj ĉesas manĝi. La prahomo tion rimarkis kaj agis simile, nur anstataŭigante la lekadon per lavado (banoterapio); kaj la indiĝenoj, kiuj loĝas ankoraŭ nun en la tropikaj praarbaroj, uzas ankaŭ la teron por sin kuraci. Tio estas danĝere, ĉar en tero estas sporoj de tetano, kaj multaj homoj mortis pro tio, ĉefe beboj kies patrinoj metis teron sur umbiliko.

Alie, en Afriko, Latinameriko kaj Karibo, ofte oni manĝas teron kiel fonto de fero dum grandaj malsatoj. Tio okazas hodiaŭ, ekzemple, en Haitio. En Brazilo, oni nomis la termanĝadon "afrika manio", ĉar nigraj sklavoj ofte manĝis teron pro nesufiĉa kvalito de manĝaĵoj. Kvankam danĝera, pro la risko de akiri vermojn kaj malsanojn, termanĝado povas eviti ke homo mortas per anemio.

Purigita argilo oni uzas kiel antiacida medikamento en tradicia medicino. Ankaŭ oni uzas ŝlimo por banoterapio. Alternativa medicino uzas teroterapio en multaj aliaj manieroj.

Vidu ankaŭRedakti