Te-rozoj

(Alidirektita el Terozo)

Te-rozoj (Rosa indica fragrans) apartenas al la t.n. malnovaj rozoj ene de la kulturrozoj. El la kruciĝo de ĉinaj terozoj kun eŭropaj rozkultivaroj ekestis en la 19a jarcento la unuaj „modernaj“ rozoj: la te-hibridoj (nobla rozo).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
te-rozo 'Gloire de Dijon'

Biologia klasado
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Te-rozoj jam enis en la jaro 1752 el la ĉina Kantono al Svedio, de tie 1759 al Anglio kaj Mezeŭropo. Ili estis breditaj jam en ilia hejmlando el Rosa gigantea × Rosa chinensis kaj estis tre ŝatataj kaj disvastigitaj. En Eŭropo la nova rozo ne estis vintrorezista. La unua importo baldaŭ estis forgesita. Nur komence de la 19a jarcento venis novaj te-rozoj al Anglio kaj tie komenciĝis novajn bredadojn.

Deveno de la nomo „te-rozo“ redakti

De kie la angla esprimo Tea rose (esperante te-rozo) venas, ne estas konata. Ekzistas diversaj klarigoj:

  • tiuj rozoj estu plantitaj en Ĉinio precipe en teĝardenoj.
  • la rozujoj estis transportataj de Kantono en tekestoj.
  • la rozoj odoras je teo.
  • la rozkultivaroj „Odorata“ kaj „Ochroleuca“ estis breditaj en Kantono de la ĉina hortikulturejo Fa-Ti gezüchtet. El tiu Fa-Ti rozo estiĝis la angla esprimo Tea rose. Nur en 1808 kaj 1824 la komercistoj sukcesis vendi du novajn kultivarojn en Anglio.

Kultivaroj redakti

Fruaj kultivaroj redakti

Fruaj kultivaro estis

  • 1824: 'Parks Yellow Tea-scented China' – flava
  • 1825: 'Duc de Choiseul' (Vibert)
  • 1826: 'Jaune Desprez' (Desprez) – flava
  • 1830: 'Lamarque' (Maréchal) – blanka kaj helflava

Ĉe ambaŭ kultivaroj 'Jaune Desprez' kaj 'Lamarque' estis 'Parks Yellow Tea-scented China' la polendonanta kultivaro, la origina Noisette-rozo la patrino. La novaj kultivaroj estus nun Noisette-rozoj, sed ĉar la Noisette-rozo estas memsterila kaj ne donas purliniajn idojn, montriĝis, ke la patrina rozo ne estas vere „Noisette-rozoj“. El hodiaŭa vidpunkto ili estas te-hibridoj, same iliaj idoj 'Chromatella', 'Maréchal Niel', 'William Allen Richardson', 'Alister Stella Gray' kaj aliaj.

Poste venis inter alie

  • 1833: 'Smith's Yellow'
  • 1835 oder 1843: 'Niphetos' (Bougère) – blanka
  • 1850: 'Sombreuil' (Robert)
  • 1853: 'Gloire de Dijon' (Jacotot – fajne flava-rosea-oranĝkolora, grimpanta) el nekonata te-rozo × 'Souvenir de la Malmaison', do denove te-hibrido
  • 1859: 'Victor Verdier' (Lacharme) – el 'Jules Margottin' × 'Safrano'.

Pluaj kultivaroj (selekto) redakti

  • 1869: 'Catherine Mermet' (Guillot) – persikrosea
  • 1880: 'Mlle Franciska Krüger' (Nabonnand) – flava
  • 1892: 'Archiduc Joseph' (Nabonnand) – rosea
  • 1910: 'Lady Hillingdon' – oranĝflava

Literaturo redakti

  • Wolfgang Hensel: 120 populäre Gartenirrtümer und wie man sie vermeidet, Franckh-Kosmos 2004 ISBN 3-440-09655-6
  • Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten, Stuttgart: Ulmer 1996, S.54, ISBN 3-8001-6601-1

Eksteraj ligiloj redakti