Terriente [teRJENte] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.

Terriente
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 206  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 18′ N, 1° 30′ U (mapo)40.297222222222-1.5041666666667Koordinatoj: 40° 18′ N, 1° 30′ U (mapo) [+]
Alto 1 443 m [+]
Areo 47,983491 km² ( 479 8.3 491 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Terriente (Provinco Teruelo)
Terriente (Provinco Teruelo)
DEC
Terriente
Terriente
Situo de Terriente
Terriente (Hispanio)
Terriente (Hispanio)
DEC
Terriente
Terriente
Situo de Terriente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Terriente [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 50 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj kaj transmigra brutobredado de ŝafoj. Terriente estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la regiono.

Terriente estas sur tre montara areo je 1443 msm, tre malfacile komunikebla laŭ la regiona ŝoseo A-1703 norden al Moscardón kaj suden kaj laŭ la regiona ŝoseo A-1513 tra Bezas oriente al Teruelo.

La municipo estas formata de du loĝlokoj, nome la kerno de Terriente kaj la submunicipo El Villarejo (La Vilaĝeto).

Historio redakti

 
La preĝejo.

La originoj de la loĝloko estus de fino de la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj kaj posta reloĝado de la montaro fare de navaranoj.

Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Moscardón, Terriente kaj la ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Jabaloyas en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis el milo da loĝantoj ĝis nunaj 180 loĝantoj.

Altiraĵoj estas la preĝejo, la ermitejoj, la urbodomo, popola arkitekturo, naturaj lokoj, fontoj, pinaroj; kaj rivera fiŝkaptado.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti