Tersandro (latine Tehrsandrus) estas en helena mitologio filo de Poliniko, elpelita el Teboj.

Tersandro
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Nacieco Tebo
Patro Poliniko
Patrino Argea
Edzo/Edzino Demonassa
Infanoj Tisamenus
vdr

Li estis nepo de la teba reĝo Edipo, kiu estis pro gravaj krimoj, kiujn li faris pro nesciado, elpelita el la lando. Post li surtroniĝis fratoj Eteoklo kaj Poliniko, sed ili neinterkonsentis sin kaj post unujara regado de Eteoklo estis deportita el la lando ankaŭ Poliniko. Li trovis rifuĝejon en Argo, de kie estis organizata armeo, kiu invadis Tebojn en konflikto nomata Sep kontraŭ Tebo. Teboj sukcese defendis sin kontraŭ tiu ĉi atako kaj en ĝi eĉ falis ses el sep atakantaj armeestroj.

Post dek jaroj posteuloj de la sep estroj organizis militiron de Epigonoj, kiu alportis al Teboj pereon kaj malgajnon. En tiu tempo reganta reĝo Laodamanto en la bataloj falis kaj multaj loĝantoj Tebojn forlasis. Sur tronon eksidis Polinika filo Tersandro, kiu laŭ mitoj fariĝis la lasta teba reĝo.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Thersandros en la ĉeĥa Vikipedio.