Laodamanto (helene Λαοδάμας, latine Laodamas) estas en la helena mitologio nomo de kelkaj figuroj.

Laodamanto - teba reĝo redakti

Laodamanto estis filo de la reĝo Eteoklo, filo de Edipo. Eteoklo ekziligis sian fraton Polinikon de Tebo, ĉar ne volis kun li dividi regadon post morto de Edipo. Pro tio komenciĝis milito de Epigonoj, en ĝi la reĝo Laodamanto falis en duelo kontraŭ unu el militestroj de Epigonoj, Alkmeono. En tiu milito Tebo estis konkerita kaj detruita, plejparto da loĝantoj forlasis ĝin. Posteulo de la reĝo fariĝis Polinika filo Tersandro, kiu estas nomata kiel la lasta Teba reĝo.

Laodamanto - Trojano redakti

Li estis filo de troja estro Antenoro. Onidire li estis brava batalanto, kiu falis en duelo kontraŭ Ajakso, nomata la Granda.

Laodamanto - Fajako redakti

Ĉi tiu estis filo de fajaka reĝo Alkinoo, ĉe kiu sur insulo Ŝeria haltis kaj estis akceptata Odiseo revenanta el la Troja milito. Juna Laodamanto orgojlis super pli aĝa kaj laca Odiseo kaj senskurpule defiis lin. La saĝa Odiseo pruvis sian kapablon en diskoĵetado kaj en aliaj disciplinoj, sed pugnobatalon rifuzis, ĉar li ne povas batali kontraŭ sia gastiganto.


Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Láodamás en la ĉeĥa Vikipedio.