Tesoj

La tesoj (tieslingve iteso) estas la dua plej granda etno en Ugando kun 2.500.000 homoj, kiuj estas 8,1 % de la loĝantaro de Ugando. Krome vivas 280.000 tesoj en la allimanta Kenjo. La tesoj apartenas al la nilotaj etnoj. La tesa lingvo estas nomata Ateso kaj apartenas al la nilotaj lingvoj.

Tesoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Tesoj (Ugando)

En Ugando la loĝregiono de la tesoj etendiĝas de Karamoĝo (Karamoja) ĝis al la Lago Kjoga kaj entenas la distriktojn Soroti, Kumi, Katakwi, Amuria kaj Kaberamaido. En Kenjo ili vivas en la distrikto Busia, ankaŭ ĉirkaŭ la limurbo Malaba. La tesoj praktikas agrikulturon, ekde la enkonduko de la eksportfruktoj (cash crops) ĉirkaŭ 1912 ili ankaŭ kultivas kafon kaj kotonon por vendado. Ilia socio estas organizita unuflanke malstrikte je klanoj kun plejaĝulo je la pinto, aliflanke je aĝoklasoj.

Konata teso estas la katolika episkopo de Kakamega en Kenjo, Philip Sulumeti.

Fontoj redakti