Tio verŝajne konsiderebla kiel la Testamento de Báb (la Profeto fondinta Babismon) estas epistolo titolita Lawḥ-i-Vasaya, kiun li skribis al iu nomita Azal en 1849 nelonge post la martirigo de Quddús.

Mírzá Yaḥyá-i-Núrí titolita Ṣubḥ-i-Azal

En tiu verko la Báb enoficigis lin post sia forpaso kiel nominalan estron de la baba komunumo por ke, resume, li [1]:

  • certigu lian sekurecon, tiun de liaj skriboj kaj de tio revelaciita en la Bajano,
  • komunikadu kun la babanoj kaj petu konsilojn de la atestantoj kaj de Áqá Siyyid Ḥusayn Yazdí,
  • kolektu, sigelu, se necese kompletigu, diskonigu al la homoj kaj disdonu al la babanoj la sanktajn skribaĵojn de la Báb,
  • invitu homojn al akcepto de la baba revelacio,
  • decidu kiam venko estos alveninta kaj nomumu posteulon,
  • agnosku mem kaj invitu homojn agnoski Tiun, kiun Dio manifestos", kiam li manifestiĝos.

Estas konata nur unusola babano kromnomita Azal: Mírzá Yaḥyá Núrí (1831-1912), kiu estis la duon-frato de Bahá'u'lláh kaj titolita Ṣubḥ-i-Azal ("Mateno de Eterneco"). Por ĉiuj babanoj evidentiĝis, ke tiu testamento enoficigis lin kiel estron de la baba komunumo. La 4-an de aŭgusto 1980 la Universala Domo de Justeco skribis al bahaano pri la rango de Mírzá Yaḥyá, ke la Báb ne nomumis plenrajtan posteulon similan al Sankta Petro, al la Imamo 'Alí aŭ al 'Abdu'l-Bahá sed pli ĝuste titularan estron aŭ administranton de la baba komunumo ĝis la apero de "Tiu, kiun Dio manifestos", ĉar li sciis lian alvenon tuja. [2]

Post la ekzekuto de Báb en 1850 pluraj babanoj deklaris esti tiu "Promesito", sed neniu el ili sukcesis konvinki la baban komunumon pri la praveco de siaj pretendoj kaj multaj poste reprenis ilin. La proklamoj de Báha'u'lláh al la babanoj unue private en 1863 kaj poste publike en 1867, ke li estas "Tiu, kiun Dio manifestos" anoncita de Báb, estigis skismon en la baba komunumo kaj finfine naskiĝon de nova religio sendependa : la Bahaa Kredo.

Notoj redakti

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».
  1. "The Primal Point’s Will and Testament"] (la Volo kaj Testamento de Báb), tradukita el la persa al la angla kaj komentita de Sepehr Manuchehri (2004)
  2. Letero de la Universala Domo de Justeco al bahaano je la 4-a de aŭgusto 1980