Malfermi la ĉefan menuon

La Proklamoj de Bahá'u'lláh estas eventoj historiaj kaj religiaj, kiuj okazis en la Mezoriento dum la dua parto de la 19-a jarcento. Sekve de sia mistika sperto en la subtera karcero Síyáh-Chál de Teherano dum 1852, Mírzá Ḥusayn 'Alí Núrí (1817-1892), titolita Bahá'u'lláh kaj la profeto-fondinto de la Bahaa Kredo, proklamis sian profetan mision unue private al siaj kunuloj en Bagdado dum 1863, kaj poste publike al la homaro kaj al la regantoj politikaj kaj religiaj ekde 1867 ĝis 1892 en Edirne (Adrianopolo) kaj Akko.

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Enhavo

Fono de Mesiisma Agitado : "Tiu, kiun Dio manifestos"Redakti

La mezo de la 19-a jarcento estis tempo de mesiista agitado tiel en kristanismo (ekz : adventismo, mormonismo) kiel en islamo (ekz: ŝejkismo, babismo).

Siyyid 'Alí Muḥammad Shírází (1819-1850), kiu titoliĝis Báb kaj estis la profeto-fondinto de la babismo, proklamis sin en 1844 kiel la "Promesiton" de islamo (MahdíQá'im). En siaj verkoj li lokis sin en senfina serio de sinsekvaj profetoj antaŭ la alveno de "Tiu, kiun Dio manifestos" (man yuẓhiruhu'lláh, arabe: من یظهر الله‎ , perse: مظهر کلّیه الهی‎ ):

"Sciu vere, ke li similas al la suno. Ĉiam estis kaj estos nur unusola suno eĉ se ĝi senĉese aperus kaj malaperus ĝis la senfina fino. Estas tiu Primara Volo, kiu brilege aperas en ĉiu profeto kaj parolas en ĉiu revelaciita Libro. Li havas nek komencon, ĉar el li la unua tiel kvalifikiĝas, nek finon, ĉar el li la lasta tiel kvalifikiĝas. Dum la epoko de la unua manifestiĝo la Primara Volo aperis en Adamo; dum la tagoj de Noa li estis en Noa; dum la tago de Abrahamo en tiu ĉi; kaj same dum la tago de Moseo, dum la tago de Jesuo, dum la tago de Mohamedo la Apostolo de Dio, dum la tago de la "Punkto de Bayán" (ndlt: t.e. Báb), dum la tago de "Tiu, kiun Dio manifestos" kaj dum la tago de Tiu, kiu aperos post "Tiu, kiun Dio manifestos". Tio estas la kaŝita senco de la vortoj eldiritaj de la Apostolo de Dio: << Mi estas ĉiuj profetoj >>, ĉar tio brileganta en ĉiu el ili ĉiam estis kaj estos la sama unusola suno." [1]

La Báb mem atestis, ke li ne povas adekvate priskribi la kvalitojn de tia glora estaĵo [2]. Same kiel por la babanoj la Bajano verkita ĉe Máh-Kú en 1847-1848 anstataŭis la Koranon kaj la baba leĝaro la islaman ŝarion, ili estos anstataŭitaj de la sankta Libro kaj de la leĝaro, kiuj estos revelaciitaj de "Tiu, kiun Dio manifestos" en la "Tago de la Revivigo". [3]

Dum sia enkarcerigo en la kastelo de Máh-Kú la Báb aludis pri la graveco de la jaroj 9-a (1269 p.H.) kaj 19-a (1279 p.H.) post la naskiĝo de la Babismo en 1844 (1260 p.H.) [4], kaj li eĉ rilatigis la vorton Bahá' kun "Tiu, kiun Dio manifestos":

"Ĉia splendoro (arabe : Bahá' ) de la Bajano estas "Tiu, kiun Dio manifestos"; estu plena mizerikordo al tiu kredanta je li kaj plena puno al tiu malkredanta." [5].

Post la ekzekuto de Báb en 1850 pluraj babanoj deklaris sin "Tiu, kiun Dio manifestos" anoncita de la Báb, sed neniu el ili sukcesis konvinki la baban komunumon pri la praveco de siaj pretendoj.

Historiaj EventojRedakti

 
Náṣiri'd-Dín-Sháh Qájár

Mírzá Ḥusayn 'Alí Núrí estis filo de Mírzá 'Abbás-i-Núrí "Buzurg" ( ? - 1839), la ministro ĉe la Ŝaho de Persio Fatḥ-`Alí Sháh Qájár (1772-1834), kaj ankaŭ unu el la gvidaj personecoj de la baba movado.

Dum la somero 1848 okaze de la konferenco de la babanoj en la persa vilaĝo Badasht, li alprenis la titolojn Jináb-i-Bahá kaj Bahá'u'lláh (بهاءالله), kiujn poste konfirmis la Báb.

Tuj post la atenco kontraŭ la persa reĝo Náṣiri'd-Dín Sháh Qájár (1831-1896) la 15-an de aŭgusto 1852, li estis enprizonigita dum 4 monatoj en la subtera karcero Síyáh-Chál de Tehrano, kie li travivis mistikan sperton komence de la jaro 1269 p.H. (do naŭ jarojn post la naskiĝo de babismo en 1260 p.H.).

Post sia liberiĝo li estis ekzilita al Bagdado komence de 1853. Dum tiu ekzilo kelkaj babanoj distingis en li la spiritajn kvalitojn de tiu promesita de Báb. Sed li petis, ke ili ne diskonigu sian eltrovon, kvankam ili ja pravis resp. Bahá'u'lláh dum sia enkarcerigo ja ricevis la dian vokon al profeteco.

 

Privata Proklamo en BagdadoRedakti

 
'Alí-Páshá
 
Fu'ád Páshá

Post dek jaroj da ekzilo en Bagdado (Baghdád) la famo kaj la influo de Bahá'u'lláh multe kreskis kaj alarmis liajn malamikojn, kiuj petis de la turka registaro pli foran ekzilon por li. Tial la Granda Veziro 'Alí Páshá (1815-1871) kaj la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj Fu'ád Páshá (1815-1869), kiuj kune regis la otomanan imperion, sendis al li devigan inviton veni al Konstantinopolo. Preparante sian foriron Bahá'u'lláh kun grupo da siaj adeptoj pasigis ekster Bagdado dek-du tagojn sur insulo de la riverego Tigriso en la ĝardeno de Najíb Páshá konita sub la nomo Najíbíyyih .

En tiu loko, nomata de la bahaanoj la "Ĝardeno de Riḍván" (ĝardeno de la Paradizo = Rezvan), Bahá'u'lláh private deklaris al siaj kunuloj sian profetan mision kiel "Tiu, kiun Dio manifestos" anoncita de Báb. Tio okazis de la 22-a de aprilo 1863 (3-a de Dhi'l-Qa'dih 1279 p.H.) ĝis la 3-a de majo 1863 (14-a de Dhi'l-Qa'dih 1279 p.H.), do deknaŭ jarojn post la naskiĝo de babismo en 1260 p.H. Multaj homoj tiam venis al la ĝardeno por renkontiĝi kun Bahá'u'lláh kaj plorpetis, ke li ne foriru el Bagdado. La naŭan tagon alvenis la familianoj de Bahá'u'lláh kaj la dekduan tagon li ekvojaĝis kvazaŭ reĝo al Konstantinopolo. [6]

Tiel skribis la "Gardanto de la Afero de Dio" Shoghi Effendi :

"Pri la ekzaktaj cirkonstancoj de tiu historia deklaro ni bedaŭre estas tre malmulte informitaj. La vortoj kiujn efektive eldiris Bahá'u'lláh, la maniero laŭ kiu li prezentis Sian deklaron, la reago kiun ĝi okazigis, la ŝoko kiun ricevis Mírzá Yaḥyá, la identeco de tiuj ĝuintaj la privilegion aŭdi Bahá'u'lláh-on, ĉio tio restas envolvita de mallumo, kiun la estontaj historiistoj malfacile trapenetros. La fragmenta priskribo, kiun postlasis al la posteularo lia kronikisto Nabil, konsistigas iun el la raraj rakontoj aŭtentikaj, kiujn ni posedas pri la memorindaj tagoj pasigitaj de li en tiu ĝardeno." [7]

Tiun dekdu-tagan periodon memorfestas ĉiujare la bahaanoj kiel la "Festivalon de Rezvan", kies tagoj unua, naŭa kaj dekdua estas feriaj kaj sanktaj por ili. Laŭ la Bahaa kalendaro tiuj eventoj komenciĝis la 13-an tagon de la 2-a monato Jalál (Gloro) kaj finiĝis la 5-an tagon de la 3-a monato Jamál (Beleco) en la 20-a jaro de la bahaa erao. En 1863 la festo Náw-Rúz (Nova Tago) de la printempa ekvinokso, kiu estis la unua tago de tiu 20-a jaro bahaa, okazis la 22-an de marto kaj la festivalo de Rezvan komenciĝis en la 32-a tago de tiu bahaa jaro (22-a de aprilo 1863 = 13-a de Jalál 20 B.E.). Dum jardekoj la bahaanoj festis je fiksitaj datoj de la 21-a de marto ĝis la 2-a de majo. Sed la Universala Domo de Justeco decidis, ke ĉiuj baha-anoj de la mondo celebru tiun feston ekde 2015 laŭ la Baha-a kalendaro, kies la unua tago varias kiel la printempa ekvinokso ĉe Teherano inter la 20-a kaj la 22-a de marto.

Publikaj Proklamoj en Edirne (Adrianopolo) kaj poste en AkkoRedakti

 
'Abdu'l-Azíz

Bahá'u'lláh alvenis en Istanbulo (Konstantinopolo) la 16-an de aŭgusto 1863 (1-an de Rabí'u'l-Awwal 1280 p.H.) kaj skribis al la Sultano epistolon titolitan Lawḥ-i-'Abdu'l-Azíz-Va-Vukalá.

Ekzilo en EdirneRedakti

Tamen la Sultano 'Abdu'l-'Azíz (1830-1876) ne respondis kaj intriguloj instigis lin al pli fora ekzilo de la babanoj en la urbo Adrianopolo (nuntempa Edirne) de la turka provinco okcidenta kaj eŭropa de Rumelio.

Post 12 tagoj da dumvintra vojaĝo malfacila, ili alvenis la 12-an de decembro 1863 (1-an de Rajab 1280 p.H.) al Adrianopolo, kvalifikita de Bahá'u'lláh "la fora prizono" kaj la "lando de la mistero".

 

La proklamoj el EdirneRedakti

 
Domo kie vivis Baha'u'llah en Edirne
 
Bahaanoj en Edirne (ĉ 1867)

Ekde 1867 Bahá'u'lláh publike proklamis sian mision al la homaro kaj al ĝiaj regantoj politikaj aŭ religiaj per diversaj epistoloj [8]. Kelkaj el tiuj tekstoj estas legeblaj en du kompilaĵoj titolitaj : la "Proklamo de Baha'u'llah al la reĝoj kaj regantoj de la mondo" kaj la "Alvoko de la Sinjoro de la Armeoj" (vidu la eksterajn ligilojn). La plej gravaj el tiuj epistoloj estas :

  • Súriy-i-Mulúk (Surao al la Reĝoj), la plej grava epistolo; per ĝi li por la unua fojo alparolis pri sia misio ĉiujn monarkojn de Okcidento kaj Oriento, kaj aparte la Sultanon de Turkio kaj liajn ministrojn, ankaŭ la ambasodorojn de Francio kaj Persio ĉe la "Sublima Pordo", la islamajn religiestrojn en Konstantinopolo, la klerulojn kaj enloĝantojn de tiu urbo, la popolon de Persio kaj la filozofojn de la mondo.
  • Lawḥ-i-Sulṭán al la Ŝaho de Persio Náṣiri'd-Dín
  • Súriy-i-Ra'ís (Surao al la Regantoj) al la Granda Veziro 'Alí Páshá

La skemoj similas en tiuj epistoloj : Bahá'u'lláh anoncas al ili sian mesiecon kaj la novajn revelaciojn de la "Reĝo de la Reĝoj" por la homaro... li ilin komplimentas pro iliaj bonaj agoj, admonas pro la malbonaj, konsilas por la plibonigo de iliaj ŝtatoj, avertas pri ilia destino.

Skismo kaj ekzilo en AkkoRedakti

 
Mírzá Yaḥyá-i-Núrí titolita Ṣubḥ-i-Azal

Dum la dua jaro de la ekzilo en Adrianopolo Mírzá Yaḥyá-i-Núrí (1831-1912) ekribelis kontraŭ la aŭtoritato de sia duonfrato, intrigis ĉe la turkaj aŭtoritatoj, komplotis kaj provis plurfoje mortigi lin, interalie per veneno. Estigis skismo ene de la baba komunumo kaj kvazaŭ milito inter la sekvantoj de Bahá'u'lláh (bahaanoj = bahá'í ) kaj la sekvantoj de Mírzá Yaḥya (azalanoj = azalí ), kiu ankaŭ sin deklaris profeto, kaj sin titolis Ṣubḥ-i-Azal ("Mateno de Eterneco").

 
Kazerno de Akko

La tiel nomata "Plej Granda Disiĝo" oficialiĝis dum septembro de 1867 inter Ṣubḥ-i-Azal kaj Bahá'u'lláh, kiu nelonge poste verkis sian libron titolitan Kitáb-i-Badí' (La Mirinda Libro Nova) por refuti la argumentojn de siaj opoziciantoj nomitaj de li la "Popolo de la Bayán" (Ahl-i-Bayán) kaj precipe de Siyyid Muḥammad-i-Iṣfahání [9]

La foje eĉ sanga konflikto inter bahaanoj kaj azalanoj forte malkontentigis la turkan registaron, kiu fine ordonis splitigon de ekzilintoj kaj sendon de unu grupo, inter ili Mírzá Yaḥya, al la insulo Kipro kaj de la alia, inter ili Bahá'u'lláh, al la punkolonio de Akko ( 'Akká) en Palestino. Ili forlasis Adrianopolon la 12-an de aŭgusto 1868 (22-an de Rabí'u'th-Thání 1285 p.H.). [10]

Bahá'u'lláh ŝipe alvenis al Akko, kiun li kvalifikis la "plej grandan prizonon", la 31-an de aŭgusto 1868 (12-an de Jamádíyu'l-Awwal 1285 p.H.) kaj restis tie ekzilita ĝis sia forpaso la 29-an de majo 1892 (2-an de Dhi'l-Qa'dih 1309 p.H.), unue en la kazerno ĝis 1870, poste ene de la urbo en la domoj de Abbud kaj de 'Abdulláh-Páshá ĝis 1877, sekve ekster la urbo en Mazra'ih kaj fine en Bahjí ekde 1879.

La proklamoj el AkkoRedakti

 
Domo de Abbud
 
Domo de 'Abdulláh-Páshá
 
Domo en Mazra'ih
 
Domego en Bahjí

Dum tiuj 24 jaroj Bahá'u'lláh senlace daŭrigis sian revelacion al la mondo per verkoj kiel la Kitáb-i-Aqdas (la "Plej Sankta Libro" en 1873, kiu estas la kerno de la bahaa revelacio kaj ĝia libro de la Leĝo) kaj la epistoloj revelaciitaj post ĝi.

Sed ĉiuj, regantoj politikaj aŭ religiaj malestimis liajn avertojn kaj konsilojn, escepte la brita reĝino Viktorino, kiu reagis kiel la fariseo Gamiliel dum la proceso de la apostoloj de Jesuo [11] [12]. Tial Bahá'u'lláh denove skribis al ili :

"Oh Reĝoj de la tero ! Ni vidas vin ĉiujare kreskigi viajn elspezojn kaj ŝuldigi tiun ŝarĝon al viaj regatoj. Tio nekonteste estas plena kaj grava maljustaĵo. Timu suspirojn kaj larmojn de tiu subpremato kaj ne trudu al viaj popoloj troajn ŝarĝojn. Ne senigu ilin por konstruigi al vi palacojn kaj eĉ elektu por ili tion, kion vi elektus por vi mem. Ni tiel klarigas al vi tion profiteblan, se vi estas komprenemaj. Viaj popoloj estas viaj trezoroj. Gardu vin, ke vi ne malobservu la ordonojn de Dio, liverante al la ŝtelistoj tiujn, kies gardantoj vi estas. Dank'al ili vi regas, vivtenas vin kaj realigas konkerojn. Sed tamen vi tiom malestimas ilin. Stranga, tre stranga tio estas vere ! Sed ĉar vi rifuzis la "Plej Grandan Pacon", almenaŭ strebu al tiu ĉi : la "Malpli Granda Paco", kiu tamen ebligos al vi iom plibonigi vian staton kaj tiun de viaj regatoj. Oh Suverenoj de la tero ! Repaciĝu inter vi tiel ke vi bezonos armi vin nur por la necesa defendo de viaj teritorioj kaj imperioj. Gardu vin, ke vi ne neglektu la konsilojn de Tiu, kiu estas la Ĉio-Scia, la Fidela." [13]

Malgraŭ tiuj konsiloj ili agadis kiel kutime. Ofte ili enoficigis "intrigulojn" kaj "senskrupululojn" avidajn nur je plezuroj kaj personaj potenco, honoro kaj riĉeco. Ili daŭre malestimis, koloniis kaj ekspluatadis popolojn tiel kreskiginte maljustecon, ribelemon kaj militemon ĝis nekredebla nivelo...

Kelkajn jarojn post tiu malatentita averto, disfalis la franca imperiestro Napoleono la 3-a en 1870, malaperis la papaj ŝtatoj en 1870 kaj estis murditaj la Sultano otomana 'Abdu'l-'Azíz en 1876, la Caro Aleksandro la 2-a en 1881 kaj la Ŝaho de Persio Náṣiri'd-Dín en 1896. Kvindek jarojn poste, la unua mondmilito ruinigis Eŭropon kaj malaperigis la imperiojn germanan, rusan, aŭstra-hungaran, otomanan... estingiĝis la islama kalifeco la 3-an de marto 1924 kaj la persa dinastio Qájár en oktobro 1925. [14]

La homaro travivas ian "tagon de juĝo" okaze de la naskiĝo de nova mondordo. Bahá'u'lláh skribis, ke tutnova vivoforto viglas nuntempe en ĉiuj popoloj de la tero, sed ke neniu malkovris ĝian kaŭzon ĉar homoj senatente sonĝas en Oriento kaj revas en Okcidento [15]. Li diris al la S-ro Edward Granville Browne, orientalisto de la Kembriĝa Universitato kiu vizitis lin, ke tamen tiuj senfruktaj konfliktoj, tiuj detruaj militoj pasos for, kaj ke la Plej Granda Paco venos... [16]

Spiritaj SignifojRedakti

La proklamoj kaj la nomo mem de Bahá'u'lláh havas spiritan signifon, kiu rilatas kun mesieco, la "reveno de la Filo de homo en la gloro de sia Patro" [17] kaj la rivelo de la mistera "plej granda nomo" de Dio.

la "Plej Granda Nomo" de DioRedakti

La islamanoj instruas, ke ekzistas 99 nomoj por Dio kaj ke la centa nomo "plej granda" (arabe : al-ism al-a'ẓam kaj perse : ism-i-a'ẓam ) estas kaŝita mistero, kies ekkono estas celo de la sufianoj. Estas raportite en la hadisa kompilaĵo Sahih Muslim ("aŭtentikaj" rakontoj pri la agoj kaj eldiroj de la Profeto Mohamedo) ke kiu citos la 99 nomojn de Dio, tiu eniros Paradizon.[18]

Por la bahaanoj, tiu centa nomo "kaŝita" estas Bahá' (بهاء), kiu arabe signifas splendoron, gloron, lumon kaj belecon [19] [20] … Laŭ la Abjad-numeraloj la nombra valoro de tiu vorto estas 9 (2+0+5+1+1), kiu simbolas perfektecon.

En sia "Epistolo al la Filo de la Lupo" Baháu'lláh klare asertis, ke li estas "manifestiĝo de Dio" sendita al la homaro sub la "plej granda nomo" por revivigi la mondon kaj unuigi ĝiajn popolojn [21].

La "Gloro de Dio"Redakti

La titolo Bahá'u'lláh signifas en la araba lingvo "splendoron, gloron, lumon de Dio" kaj similas al la hebreaj vortoj Kabod YHWH ( כבוד יהוה ) uzitaj en la Malnova Testamento. La vorto Bahá' (بهاء) iel elvokas la nimbon (glorkrono) ĉirkaŭ Kristo aŭ la sanktuloj pentritaj sur ikonoj, kun la ideo de lumo, beleco, splendoro, majesto kaj gloro.

En 593 a.K. ĉe la rivero Kebaro en la lando Ĥaldea dum la kvina jaro de la elpatrujigo de la reĝo Jehojaĥin al Babilono [22], la profeto Jeĥezkel spertis mistikan vizion, en kiu li vidis la "majeston de la Eternulo" ( כבוד יהוה ) kiel luman "ĉielarkon" ĉirkaŭ homo sidanta sur trono [23].

Poste dum la dudek-kvina jaro de tiu ekzilo [24], li denove spertis alian vizion, en kiu tiu "majesto de Dio" estis venanta al la Templo de la Sankta Lando laŭ la orienta vojo tra la pordo turnita orienten kun voĉo kiel la bruo de granda akvo, kaj la tero lumiĝis de lia majesto [25].

Tio estas tekstaj faktoj... kaj estas historiaj faktoj, ke Bahá'u'lláh (kies titolo signifas "Gloro de Dio" en la araba lingvo) estis ekzilita al Bagdado ne for de la rivero Kebar kaj poste el Irako al Palestino, kaj ke li revendikis esti la profeto anoncita de la Báb (kies titolo signifas "la Pordo" en la araba lingvo) por revivigi la mondon kaj starigi le "regnon de Dio" sur la tero.

Tiuj vortoj "Kabod YHWH" okazas 36 fojojn en la Hebrea Biblio [26], interalie en la versoj de la Libro de Jesaja (2/10) kaj (35/1-2), kiujn citis Bahá'u'lláh en sia "Epistolo al la Filo de la Lupo" kiel pravigajn profetaĵojn de lia mesia misio :

"Jesaja diris : << nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago >>. Koncerne la grandiozecon de la revelacio, li diris : << Eniru en rokon kaj kaŝu vin en la tero, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ la majesto de Lia grandeco >>. Kaj alie li diris : << Ekĝojos la dezerto kaj la senakvejo, triumfos la stepo kaj ekfloros kiel lilio. Ĝi forte ekfloros kaj triumfos, triumfos kaj kantos; la gloro de Lebanon estos donita al ĝi, la beleco de Karmel kaj Ŝaron; ili vidos la gloron de la Eternulo, la majeston de nia Dio >>. Tiuj fragmentoj necesigas neniun komenton. Ili estas klaregaj kaj evidentaj kiel la suno, brilegaj kaj lumaj kiel la lumo." [27]

En tradukoj al la araba lingvo cititaj de Bahá'u'lláh, tiuj bibliaj versoj entenas la vorton Bahá'  : "la majesto de Lia grandeco" (Bahá'azamatihi) kaj "la majeston de nia Dio" (Bahá'a iláhiná) … sed la verso "ili vidos la gloron de la Eternulo" estas tradukita per la vortoj majd al-rabb [28]

En la Nova Testamento, tiuj vortoj teologie similas al la greka "doxa" (δοζα του θεος : radianta gloro de Dio), kiu estas la traduko de "Kabod YHWH" [29]. En sia Kitáb-i-Íqán kaj aliaj verkoj Baháu'lláh citis kaj klarigis versojn de la Nova Testamento, kiuj profetas la revenon de Kristo en "gloro de la Patro" (greke : doxa kaj arabe : majd) [30]. Sed la vorto Bahá' estas foje uzita por la araba traduko, kiel de la verso 21/23 de la Apokalipso de sankta Johano [31]

Mesieco por Nova MondoRedakti

Bahá’u’lláh asertis klare kaj konstante, ke li estas la "promesito" atendita de la disĉiploj de ĉiuj religioj por starigi la "oran eraon" aŭ la "regnon de Dio" sur la tero. Por tiuj, kiuj lin agnoskas tiel, li estas la manifestiĝo de la "Sinjoro de la Armeoj" ("Haŝem Cebaot" : הַשֵּׁם צְבָקוֹת) laŭ judoj, la reveno de Jesuo laŭ kristanoj kaj islamanoj, Ŝaho Bahram laŭ zoroastranoj, la 5-a Budho Majtreja laŭ budhanoj kaj la 10-a Avataro de Kriŝno laŭ hinduoj [32]. Li klarigis la profetaĵojn de la Biblio kaj de la Korano, kiuj anoncis lian alvenon kaj tiun de la Báb, interalie en verkoj tiel :

  • Kitáb-i-Íqán (la "Libro de Certeco", tradukita al Esperanto de Lidja Zamenhof), al kiu li skribis en 1862 por pravigi la proklamojn de la Báb.
  • Lawḥ-i-Aqdas (la "Epistolo al la Kristanoj" en Esperanto), en kiu Bahá'u'lláh asertas, ke li estas tiu anoncita de Jesuo kiel "la spirito de la vero" [33], kiu gvidos la homojn en ĉian veron, "la filo de homo venonta en la gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj" [34] kaj kun "nova nomo" [35].
  • Lawḥ-i-Ibn-i-Dhib (la "Epistolo al la Filo de la Lupo" en la lingvoj angla kaj franca), kiu estas lia lasta verko kaj resumas liajn proklamojn.

Jen tio, kion li skribis pri tia "Reveno" :

"Oh vi, la judoj ! Se vi volas denove krucumi Jesuon, la Spiriton de Dio, tuj mortigu min, ĉar en mi li manifestiĝis al vi denove. Tiel agu kontraŭ mi kiel plaĉos al vi, ĉar mi ĵurpromesis oferi mian vivon sur la vojo de Dio. Ne eblus al mi timi iun ajn, eĉ se ĉiuj potencoj de la tero kuniĝus kontraŭ mi. Kaj vi, disĉiploj de la Evangelio, se plaĉas al vi mortigi Mohamedon, la Apostolon de Dio, ekkaptu min kaj mortigu min, ĉar mi estas li kaj mia persono estas identa kun lia persono. Agu kontraŭ mi laŭ via plaĉo, ĉar la plej grava sopiro de mia koro estas atingi la ĉeeston de mia Amato, en Lia regno de gloro. Tiel estas la Dia dekreto, se tion vi deziras scii. Kaj vi, disĉiploj de Mohamedo, se vi sentas vin emaj disbori per kugloj la bruston de tiu, kiu sendigis al vi sian libron, la Bajanon, batu min kaj persekutu min, ĉar mi estas lia Amato, la manifestiĝo de lia persono mem, kvankam mia nomo ne estas lia nomo. Mi venis kovrite per nuboj de gloro, kaj Dio investis min per nevenkebla suvereneco. Li vere estas la Ĉio-Scia. De vi mi atendas ja tion, kion vi faris kontraŭ tiu, kiu venis antaŭ mi. Pri tio atestas ĉio, se vi estas el tiuj aŭskultantaj. Kaj fine vi, disĉiploj de la Bajano, se vi decidis verŝi la sangon de tiu, kies alvenon proklamis Báb, kies reĝiĝon profetis Mohamedo, post kiam Jesuo-Kristo mem estis anoncata lian revelacion, jen mi estas antaŭ vi, tute preta kaj sendefenda. Agu kontraŭ mi laŭ via plaĉo." [36]

Tiun deklaron bahaanoj komprenas ne kiel aludon al ia reenkorpiĝo de spirito, sed simile al la manifestiĝo (mazhar-i-iláhí) en diversaj speguloj de la samaj kvalitoj sunaj kvankam la suno ne malsupreniras en la spegulon [37]. Sur tio baziĝas la kredo de la bahaanoj pri la fundamenta unueco de la profetoj kaj de la religioj malgraŭ iliaj diversaj aspektoj ŝajne malsimilaj.

En sia persa Bajano la Báb skribis, ke Adamo ne estis la unua homo kaj ke nenombreblaj generacioj homaj vivis antaŭ li. Por la bahaanoj Adamo estis la unua profeto de spirita ciklo de la homaro, la "Ciklo de la Profetadoj", kiu komenciĝis 12210 lunajn jarojn antaŭ la Báb [38] kaj finiĝis per la islama revelacio de Mohamedo, titolita kiel la "Sigelo de la Profetoj" (Khátam an-Nabiyyín) en la korana verso 33/40 [39].

Por la bahaanoj la revelacio de Dio al la homaro estas progresa edukado pere de la diaj instruistoj, kiuj de tempo al tempo sinsekve manifestiĝas senfine kiel la sunleviĝo de ĉiu "tago de Dio" [40]. Ili ĉiuj manifestas la samajn kvalitojn diajn, alportas novajn normojn, konfirmas la pasintajn instruistojn kaj anoncas la venontajn, sed ĉiam laŭ bezonoj kaj kapabloj de tiuj, al kiuj ili estas senditaj.

Kiel indikas lia nomo mem en la araba lingvo "باب" (b-A-b = pordo), Báb deklaris sin esti la ĉarniro aŭ la pordo inter du spiritaj cikloj de la homaro : antaŭ li finiĝis kun Mohamedo la infanaĝo de la homaro kaj post li komenciĝas kun "Tiu, kiun Dio manifestos" [41] ĝia matureco, dum kiu plenumiĝos la profetaĵoj anoncantaj la "oran eraon" aŭ la "regnon de Dio" sur la tero. Kaj fakte ekde la mezo de la 19-a jarcento okazas gravegaj ŝanĝoj en ĉiuj partoj de la homara vivo, demografie, science, teknike, politike, morale... finiĝas la civilizacio breda kaj agrikultura, kiu anstataŭis antaŭ 10000 jaroj la pratempa civilizacio de plukado kaj ĉasado, kaj komenciĝas tutmonda civilizacio industria kaj scienca.

Laŭ aserto de 'Abdu'l-Bahá [42], tiu ciklo de "Splendoro" (arabe : Bahá' ) de plenumita matureco daŭros dum almenaŭ 500 000 jaroj, kaj en ĝi sinsekve manifestiĝos en la estonteco multaj "instruistoj" diaj por gvidi la disvolviĝon de la homaro.

ReferencojRedakti

  1. "Sélection des écrits de Bab" (elektitaj skriboj de Bab), eldonita en la franca lingvo de M.E.B., 107/61-65
  2. "The World Order of Bahá'u'lláh" (la mondordo de Bahá'u'lláh) angle verkita en 1929 de Shoghi Effendi (U.S., First pocket-sized edition, 1991) 32/4
  3. Bayan Persan. (Persa Bajano) tradukita el la persa lingvo al la franca de A.L.M. NICOLAS 2/6 kaj 7/13
  4. "God passes by" (Dio preter pasas) ĉapitro 2-a paĝoj 29-30 (angle)
  5. Bayan Persan (Persa Bajano) tradukita el la persa al la franca de A.L.M. Nicolas bayan persan 3/14
  6. "Dans la Gloire du Père" ("King of Glory / Reĝo de Gloro) ĉapitro 25-a (france)
  7. "God passes by" (Dio preterpasas) ĉapitro 9-a (angle)
  8. "Dans la Gloire du Père" ("King of Glory" / Reĝo de Gloro) ĉapitro 27-a (france)
  9. "Logos and Civilization" verkita de Nader Saiedi kaj eldonita de "University Press of Maryland" (Usono, 2000) ISBN 1883053609, ĉapitro 6-a
  10. "Dans la Gloire du Père" ("King of Glory" / Reĝo de Gloro) ĉapitro 28-a (france)
  11. "La Agoj" 5/34-39
  12. "Voici le jour promis" (alvenis la promesita tago) de Shoghi Effendi 17-a (france)
  13. "Proclamation de Bahá'u'lláh aux rois et dirigeants de la terre" (proklamo de Bahá'u'lláh al la reĝoj kaj regantoj de la tero), versoj 1/54-58, (france)
  14. "Voici le jour promis" (alvenis la promesita tago) de Shoghi Effendi (france)
  15. "Florilège d'écrits de Bahá'u'lláh" (antologio de la skriboj de Bahá'u'lláh, ĉapitro 96-a
  16. "Baha'u'llah kaj la nova epoko", verkita de John Esslemont kaj esperantigita de Lidja Zamenhof lasta paragrafo kun noto 110-a
  17. Evangelio laŭ Sankta Mateo 16/27
  18. "Sahih Muslim", libro 35-a, numero 6475
  19. "Greatest Name", artikolo en la angla lingvo verkita de Stephen N. Lambden
  20. "The Word Bahá' : Quintessence of the Greatest Name", artikolo en la angla lingvo verkita de Stephen N. Lambden kaj eldonita en la Baha'i Studies Review (3.1 / 1993)
  21. Lawḥ-i-Ibn-i-Dhib (Epistolo al la Filo de la Lupo) verkita de Bahá'u'lláh, versoj 106-108 kaj 187 (france)
  22. Malnova Testamento tradukita de L.L.Zamenhof el la hebrea Libro de Jeĥezkel 2-3
  23. Malnova Testamento tradukita de L.L.Zamenhof el la hebrea Libro de Jeĥezkel 1/26-28
  24. Malnova Testamento tradukita de L.L.Zamenhof el la hebrea Libro de Jeĥezkel 40/1-2
  25. Malnova Testamento tradukita de L.L.Zamenhof el la hebrea Libro de Jeĥezkel 43/1-7
  26. "The Word Bahá' : Quintessence of the Greatest Name", artikolo en la angla lingvo verkita de Stephen N. Lambden kaj eldonita en la Baha'i Studies Review (3.1 / 1993) noto 7-a
  27. "Epître au Fils du Loup" (Epistolo al la Filo de la Lupo) de Bahá'u'lláh", versoj 212-213 (france)
  28. "The Word Bahá' : Quintessence of the Greatest Name", artikolo en la angla lingvo verkita de Stephen N. Lambden kaj eldonita en la Baha'i Studies Review (3.1 / 1993) old testament
  29. "The Word Bahá' : Quintessence of the Greatest Name", artikolo en la angla lingvo verkita de Stephen N. Lambden kaj eldonita en la Baha'i Studies Review (3.1 / 1993) noto 9-a
  30. "Kitáb-i-Íqán" (la "Libro de Certeco", tradukita al Esperanto de Lidja Zamenhof) Parto 1 versoj 25 kaj 75
  31. "The Word Bahá' : Quintessence of the Greatest Name", artikolo en la angla lingvo verkita de Stephen N. Lambden kaj eldonita en la Baha'i Studies Review (3.1 / 1993) new testament
  32. "God passes by" (Dio preter pasas) ĉapitro 6-a, paĝo 94 (angle)
  33. Evangelio laŭ Sankta Johano 16/7-15
  34. Evangelio laŭ Sankta Mateo 16/27
  35. Apokalipso de Sankta Johano 3/11-12
  36. "Florilège d'écrits de Bahá'u'lláh" (Antologio de tekstoj de Bahá'u'lláh), teksto n°47 (france)
  37. "Kitáb-i-Íqán" (Libro de Certeco) de Bahá'u'lláh, parto 2-a verso 5-a en esperanto
  38. Bayan Persan (Persa Bajano) tradukita el la persa al la franca de A.L.M. Nicolas 3/13
  39. "Sélection des écrits de Bab" (elektitaj skriboj de Bab), eldonita en la franca lingvo de M.E.B., 129/61-62
  40. "Sélection des écrits de Bab" (elektitaj skriboj de Bab), eldonita en la franca lingvo de M.E.B., 107/50-65
  41. Bayan Persan (Persa Bajano) tradukita el la persa al la franca de A.L.M. Nicolas 7/13
  42. "The World Order of Bahá'u'lláh" (la mondordo de Bahá'u'lláh) angle verkita en 1929 de Shoghi Effendi ( U.S., First pocket-sized edition, 1991) paĝo 102-a

Eksteraj ligilojRedakti