Tetrakloretano

Vikimedia apartigilo

Tetrakloretano estas kemia kombinaĵo kiu estas uzata kiel industria solvanto kaj aperas kiel poluanto en aliaj kloritaj hidrokarbidoj. Ĝi troviĝas ekzemple en hejmaj purigiloj.[1]

Ekzistas du izomeroj de la tetrakloretano: nome 1,1,1,2-Tetrakloretano kaj 1,1,2,2-Tetrakloretano.[2]

La tetrakloretano estas la plej venena hidrokarbido, ties limo de ekspono estas de 1 ppm, okazigas narkozon longdaŭran kun malfrua eko kaj grava damaĝo al la hepato. La histopatologiaj informoj inkludas akutan flavan atrofion de la hepato. Se la morto estis tuja, la nura evidento de veneniĝo, estas la kongesto de pulmoj, renoj, cerbo kaj digesta tubo.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Dreisbach, Robert H.; True, Bev-Lorraine (2003). Manual de toxicología clínica de Dreisbach (7a eldono). México: El Manual Moderno. ISBN 970-7290-38-2.
  2. IARC (Oktobro 2012). «1,1,1,2-Tetrachloroethane and 1,1,2,2-Tetrachloroethane». Trichloroethylene, Tetrachloroethylene, and Some Other Chlorinated Agents (International Agency for Research on Cancer) 106: 475-512.