Tetralemotetralemma estas figuri kiu estas elstara trajto en la logiko de Barato.

Ĝi asertas, ke reference al ajna logika propozicio X, estas kvar ebloj nome la jenaj:

(jeso)
(neo)
(ambaŭ)
(neniu)

Varianto de tetralemo estis uzita en la Antikvgrekaj filozofiaj skoloj de Demokrito[1] kaj Pironismo. Pirono inkludas ĝin en sia resumo de siaj instruoj, kaj Seksto Empiriko inkludas ĝin inter la Pironaj Maksimoj.[2]

Kiel parto de lia analizo de vakueco de fenomenoj en la Mūlamadhyamakakārikā, Nagarĝuno kritikas esencon (svabhāva) en konceptoj kiel kaŭzo, movo, ŝanĝo kaj persona identeco, uzante la tetralemon de hinda logiko nomitan catuṣkoṭi por ataki kiun ajn esencisman koncepton surbaze kvar bazajn propozicion:[3]

Ĉiu fenomeno (dharma) ekzistas.
Ĉiu fenomeno ne ekzistas.
Ĉiu fenomeno kaj ekzistas kaj ne ekzistas.
Ĉiu fenomeno nek ekzistas nek ne ekzistas.

Jen ekzemplo de tetralemo el la unua verso de la Mūlamadhyamakakārikā:[4][5]

Citaĵo
 1. na svato nāpi parato na dvyādhuāṃ nāpy ahetutaḥ   1. Neniam nenie iu ajn estaĵo ekestas el si mem;
El si mem, el alia, el ambaŭ aŭ el neniu kaŭzo. 
— Nagarĝuno, Mūlamadhyamakakārikā

Notoj redakti

  1. Democritus: 5. Theory of Knowledge
  2. Sextus Empiricus, Outlines of Pyrrhonism Book 1, Section 19
  3. Heinrich 1998, p. 43.
  4. McCagney 1997.
  5. Nāgārjuna 1970.

Bibliografio redakti

  • Heinrich, Dumoulin. (1998) Zen Buddhism: A History, India and China (angle). Macmillan Publishing.
  • McCagney, Nancy. (1997) Nāgārjuna and the Philosophy of Openness (angle). Oxford: Rowman & Littlefield Publishers, Inc.. ISBN 0-8476-8627-2.
  • Nāgārjuna. (1970) Mūlamadhyamakakārikā de Nāgārjuna avec la Prasannapadā de Candrakīrti (france). Osnabrück: Biblio Verlag.

Eksteraj ligiloj redakti