Malfermi la ĉefan menuon

La triopo tezo, antitezo, sintezo (germane These, Antithese, Synthese; origine:[1] Tezo, antitezo, sintezo) estas ofte uzata por priskribi la pensaron de la germana filozofo Georg Wilhelm Friedrich Hegel.[2] Hegel neniam uzis la terminojn mem, ĉar anstataŭe lia triopo estis konkreto, abstrakto, absoluto. Tezo, antitezo, sintezo originiĝis de Johann Fichte.[1]

La rilato inter la tri abstraktaj terminoj de la triopo, konata ankaŭ kiel dialektika metodo, estas resumita en la jena vojo en la Encyclopedia of Sciences and Religions[3]:

(1) dekomenca propozicio nomata tezo, (2) rifuzo de tiu tezo nome antitezo, kaj (3) sintezo kie ambaŭ konfliktantaj ideoj estas reunuigitaj por formi novan propozicion.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 "Revizio de Aenesidemus" ("Rezension des Aenesidemus", Allgemeine Literatur-Zeitung, Februaro 11–12, 1794). Trad. Daniel Breazeale. En BREAZEALE, Daniel. (1993) Fichte: Early Philosophical Writings. Cornell University Press.
  2. Robert C. Solomon (1986), In the Spirit of Hegel, Oxford UP, p. 23.
  3. “Hegel's Thesis-Antithesis-Synthesis Model”, Encyclopedia of Sciences and Religions.