New Grove Dictionary of Music

The New Grove Dictionary of Music and Musicians estas enciklopedia vortaro pri muziko kaj muzikistoj. Kun la german-lingva Die Musik in Geschichte und Gegenwart, ĝi estas unu el la plej grandaj referencverkoj pri okcidenta muziko. Origine publikigita laŭ la titolo A Dictionary of Music and Musicians, kaj poste kiel Grove's Dictionary of Music and Musicians, ĝi trapasis kelkajn eldonojn ekde la 19a jarcento kaj estas amplekse uzata. En ĵusaj jaroj ĝi estis disponebligita kiel elektronika rimedo nome Grove Music Online, kiu estas nune grava parto de Oxford Music Online.

A Dictionary of Music and Musicians
referencverko • music encyclopedia • retejo
Aŭtoroj
Aŭtoro nekonata valoro
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1878
Eldonejo Oxford University Press
Ĝenro referencverko
vdr

A Dictionary of Music and Musicians estis por la unua fojo publikigita en Londono fare de Macmillan and Co. en kvar volumoj (1879, 1880, 1883, 1889) eldonita de George Grove kun "Appendix" eldonita de J. A. Fuller Maitland en la kvara volumo.

Enhavo redakti

La eldono de 2001 enhavas jenon:

  • 29,499 artikoloj totale
    • 5,623 tute novaj artikoloj
  • 20,374 biografioj de komponistoj, ludistoj kaj verkistoj pri muziko
  • 1,465 artikoloj pri stiloj, terminoj kaj ĝenroj
    • 283 artikoloj pri konceptoj
  • 805 artikoloj pri regionoj, landoj kaj urboj
    • 580 artikoloj pri antikva muziko kaj religia muziko
    • 1,327 artikoloj pri tutmondaj muzikoj
    • 1,221 artikoloj pri popolmuziko, malpeza muziko kaj ĵazo
  • 2,261 artikoloj pri instrumentoj kaj ties produktantoj, kaj ludopraktiko
  • 693 artikoloj pri presado kaj publikigo
    • 174 artikoloj pri notacio
    • 131 artikoloj pri fontoj