The Life of Birds (la vivo de birdoj) estas serio de prinaturaj dokumentaj filmoj fare de BBC verkita kaj prezentita de fama David Attenborough, unue elsendita en Granda Britujo je la 21a de oktobro 1998.

The Life of Birds
televida serio
Originala titolo The Life of Birds
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ĝenro naturdokumenta filmo, dokumenta filmo
Amplekso
Epizodoj 10
Daŭro sen reklamoj 50
Elsendo
Elsendita 21 okt. 1998 – 23 dec. 1998
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Temas pri studo pri evoluo kaj kutimaro de birdoj, nome la trua el la specialaj studoj de Attenborough sekve de lia ĉefa trilogio kiu ekis per Life on Earth (vivo surtera). Ĉiu el la dek 50-minutaj epizodoj studas kiel la granda vario de birdoj en la mondo kongruas kun diferenca aspekto de la ĉiutaga ekzisto.

La serio estis kunproduktorita kunlabore inter BBC Worldwide Americas Inc. kaj PBS. La plenuma produktoro estis Mike Salisbury kaj la muziko estis komponita de Ian Butcher kaj Steven Faux.

Kiel parto de la programserio 'Life' de Attenborough, ĝi estis antaŭata de The Private Life of Plants (la privata vivo de plantoj, 1995), kaj sekvata de The Life of Mammals (la vivo de mamuloj, 2002). Antaŭ la elsendo de tiu lasta, David Attenborough prezentis la seriojn State of the Planet (stato de la planedo, 2000) kaj rakontis aŭ komentis por The Blue Planet (la blua planedo, 2001).