The Notebook (filmo)

The Notebook estas usona romantika drama filmo de 2004 reĝisorita de Nick Cassavetes, verkita de Jeremy Leven kaj Jan Sardi, surbaze de la samnoma romano de 1996 de Nicholas Sparks. La ĉefrolantoj estas Ryan Gosling kaj Rachel McAdams kiel juna paro, kiu enamiĝis en la 1940-aj jaroj. Ilia rakonto estas nuntempe legata ĉe kajero de maljuna viro (interpretita de James Garner), kiu rakontas la historion al maljunuleja kunloĝantino (interpretita de Gena Rowlands).[1]

The Notebook
filmo
Originala titolo The Notebook
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 20 maj. 2004, 2 sep. 2004, 1 okt. 2004
Ĝenro amafera filmo, filma dramo, rakonto pri plenkreskiĝo, filmo bazita sur romano
Kameraado Robert Fraisse
Reĝisoro(j) Nick Cassavetes
Produktisto(j) Mark Johnson • Toby Emmerich
Scenaro Jeremy Leven • Jan Sardi • Nicholas Sparks
Filmita en Montrealo • Los-Anĝeleso • Suda Karolino
Loko de rakonto Suda Karolino
Muziko de Aaron Zigman
Rolantoj Ryan Gosling • Rachel McAdams • Gena Rowlands • James Garner • James Marsden • Sam Shepard • Joan Allen • David Thornton • Kevin Connolly • Heather Wahlquist • Ed Grady • Jennifer Echols • Paul Johansson • Robert Fraisse • Starletta DuPois • Traci Dinwiddie • Cullen Moss • Jamie Anne Allman • Matthew Barry
Produktinta firmao New Line Cinema
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.


La ĉefrolantoj Ryan Gosling kaj Rachel McAdams

En nuntempa maljunulejo, maljuna viro, legas amaferan rakonton de sia kajero al kunloĝantino.

En 1940 dum karnavalo en la insulo Seabrook, Suda Karolino, malriĉa laboristo de ligna fabriko Noah Calhoun vidas 17-jaraĝan heredantinon Allison "Allie" Hamilton, kiu somerumas en la urbo kun siaj gepatroj. Li persekutas ŝin kaj ili komencas someran amrilaton. Iuvespere li prenas ŝin al la forlasita Windsor Plantejo kiun li intencas aĉeti kaj renovigi por ili. Dum ili estas tie, ili provas seksumi por la unua fojo malgraŭ tio ke Allie estas nervoza. Ili baldaŭ estas interrompitaj de la amiko de Noa Fin kun la novaĵoj ke la gepatroj de Allie faris, ke la polico serĉu ŝin.

Kiam Allie kaj Noa revenas al la domego de ŝiaj gepatroj, estas rivelita, ke pro ilia diferenco en socia klaso, la gepatroj de Allie, precipe ŝia patrino Anne, ne aprobas la rilaton kaj malpermesas al ŝi vidi lin. Senatentanta la insultojn de la patrino de Allie, Noa eliras kaj Allie postkuras lin. Post rivelado al Allie, ke li ne opinias, ke ilia rilato funkcios, Allie disiĝas kun Noa en la varmeco de la momento kiam li foriras, kvankam ŝi rapide bedaŭras tion. La venontan matenon, Anne sciigas, ke la familio revenos hejmen al Charleston tiun saman tagon. Allie provas trovi Noa ĉe la lignejo, sed li liveras ŝarĝon, tiel ke ŝi petas al Fin rakonti al Noa ke ŝi amas lin. Kiam Noa ricevas la mesaĝon, li rapidas al la hejmo de Allie, nur por trovi la domon fermita kaj malplena.

Noa skribas leteron al Allie ĉiutage dum unu jaro, sed estos poste rivelita, ke la patrino de Allie kaŝis la leterojn tiel ke ili neniam atingas Allie. Post 365 leteroj, Noa rezignas kaj ĉesas verki. Dum aparte, Noa kun Fin iras por batali en la dua mondmilito, kie Fin estas mortigita en batalo. Dume, Allie studas kaj volontulas kiel flegistino en malsanulejo por pafvunditaj soldatoj, kie ŝi renkontas kapitanon Lon Hammond Jr., juna advokato kiu venas de malnova sudusona riĉa familio. Post kelkaj jaroj kune, la paro fianĉiĝas kun la apogo de la gepatroj de Allie.

Kiam Noa revenas de la milito, lia patro, kiu fine mortas, malkaŝas, ke li vendis ilian hejmon, por ke Noa aĉetu la Windsor Plantejon. Vizitante Charleston Noa ekvidas Allie ĉe buso, subite li saltas el la buso kaj postkuras ŝin, nur por vidi kiam Allie kisas Lon en restoracio. Ĝuste tiam li konvinkiĝas ke se li restarigus la domon Allie revenus al li. Dum Allie agordigas sian nuptan robon ŝi ŝokiĝas kaj svenas, kiam ŝi vidas en la ĵurnalo, ke Noa kompletigis la domon laŭ la specifoj, kiujn ŝi faris jarojn antaŭe kaj provas vendi ĝin.

Allie estas kun memoroj kaj nesolvitaj sentoj por Noa kaj petas permeson de Lon ekskurseti antaŭ la geedziĝo. Ŝi revenas al Seabrook por trovi Noa en ilia revita domo. La du revivigas sian rilaton kaj fine amoras. Plurajn tagojn poste Anne aperas ĉe Noa por averti Allie, ke Lon sekvis ŝin al Seabrook. Anne rivelas, ke dum sia junaĝo, ŝi enamiĝis al malsuperklasa juna viro kaj daŭre pensas pri li, sed ke ŝi vere amas la patron de Allie. Anne tiam donas al Allie la leterojn, kiujn Noa skribis al ŝi kiel agnosko, ke ŝi kaŝis ilin de Allie, esperante ke ŝi faru la ĝustan elekton. Post kverelo kun Noa pro la decido ĉu ŝi restos kun li aŭ revenos al Lon, Allie revenas al la hotelo kaj konfesas al Lon sian malfidelecon kaj siajn konfliktantajn emociojn. Malgraŭ tio ke Lon diras ke li daŭre amas ŝin, Allie decidas reveni al Noa.

En la nuntempa momento, estas rivelita, ke la maljuna virino, kiu aŭdas la iaman rakonton, estas fakte Allie malsana jam je senila demenco kaj la maljunulo fakte estas ŝia edzo Noa. Antaŭ jaroj dum la fruaj stadioj de ŝia malsano, Allie verkis kajeron kun detaloj pri ilia amo kaj vivo kune, kaj instrukciis Noa legi la rakonton al ŝi por helpi ŝin memori sian pasintecon. Unun tagon dum la legadsesioj, ŝi subite memoras kiu ŝi estas kaj kiu estas Noa kiu informas al ŝi pri la demenco. Ŝi demandas kiom da tempo ili havas antaŭ ol ŝi denove forgesos kaj Noa diras al ŝi, ke la lastan fojon kiam tio okazis ne daŭris pli ol kvin minutoj.

Ili decidas pasigi tiun mallongan tempon kune dancante, sed Allie baldaŭ forgesas Noa kaj ĉion kaj panikas, zorgistoj trankviligas ŝin. Post atestado de tiu sceno, Noa havas koratakon kaj estas sendita al la malsanulejo, dum Allie estas sendita al demenca malsanuleja sekcio en la sama malsanulejo. Dum resaniĝado kaj malgraŭ la malpermeso eniri, Noa nokte vizitas la ĉambron de Allie, igante ŝin memori lin denove. Li plu rememorigas ŝin pri ŝia malsano, kvankam li trankviligas ŝin, ke ili povas fari ion ajn kun la amo, kiun ili dividas. Ili kisas sin, manprenas sin kaj endormiĝas kune tiam Noa diras al Allie: "Mi vidos vin." Matene flegistino malkovras, ke ili ambaŭ mortis dormante, kun la manoj ankoraŭ kunigitaj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo redakti

  • Ryan Gosling kiel Noah Calhoun
  • Rachel McAdams kiel Allison "Allie" Hamilton
  • James Garner kiel maljuna Noah
  • Gena Rowlands kiel maljuna Allie Calhoun
  • Joan Allen kiel Anne Hamilton
  • James Marsden kiel Lon Hammond, Jr.
  • Jamie Brown kiel Martha Shaw
  • Sam Shepard kiel Frank Calhoun
  • David Thornton kiel John Hamilton
  • Kevin Connolly kiel Fin
  • Heather Wahlquist kiel Sara Tuffington
  • Ed Grady kiel Harry
  • Obba Babatunde kiel Bandleader
  • Mark Johnson kiel Fotisto

Referencoj redakti

  1. Lyttelton, Oliver. 4 Ways 'The Notebook' Rewrote the Weepie and Changed Hollywood (angle). Alirita 2021-05-03.

Eksteraj ligiloj redakti