The Philadelphia Story

The Philadelphia Story (anglalingve: "La Filadelfia Rakonto") estas filmo el 1940 kun gesteluloj Cary Grant, Katharine Hepburn, kaj James Stewart. Ĝi estas bazita de Broadway dramo de la sama nomo de Philip Barry, pri fianĉino kies planoj estas kompleksigitaj de la samtempa alveno de ŝia eks-edzo kaj de bela ĵurnalisto. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj ekzempleroj de komedio pri reedzigo, populara ĝenro en la 1930-aj jaroj kaj 1940-aj jaroj, en kiu du personoj eksedziĝas, flirtas kun aliaj, kaj tiam re-edziĝas. Ĝi estis utila strategio dum tempo kiam ekster-edzecaj amaferoj estis malpermesitaj en usona kino. La filmo tre sukcesis.

La Filadelfia Rakonto
titol-ekrano
titol-ekrano
filmo
Originala titolo The Philadelphia Story
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1-a de decembro 1940
Daŭro 112 minutoj
Ĝenro romanca komedia
Kameraado Joseph Ruttenberg
Reĝisoro(j) George Cukor
Produktisto(j) Joseph L. Mankiewicz
Scenaro Donald Ogden Stewart
Laŭ la verko de Phillip Barry
Filmita en Usono
Loko de rakonto Pensilvanio
Muziko de Franz Waxman
Ĉefrolantoj Cary Grant
Katharine Hepburn
James Stewart
Produktinta firmao Metro-Goldwyn-Mayer
Distribuo Metro-Goldwyn-Mayer
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro
IMDb
vdr
James Stewart portas Katharine Hepburn en la filmo.

La dramo estis la unua granda sukceso de Hepburn post multaj film-katastrofoj, inkluzivante la klasikaĵo Bringing Up Baby. Howard Hughes aĉetis la rajtojn de la filmo kiel donaco por Helpburn, kun la kondiĉo ke Hepburn rolus la virina ĉefrolo.

La filmo estis refarita en 1956 kiel muzika filmo titolita High Society, kun Bing Crosby, Grace Kelly, kaj Frank Sinatra.

Premioj redakti

La filmo gajnis [[Akademia Premio|Oskarojn] por James Stewart (plej bona aktoro) kaj scenaristo Donald Ogden Stewart (plej bona adaptita scenaro). Ĝi ankaŭ estis kandidato por Oskaro por George Cukor (plej bona reĝisoro), Katharine Hepburn (plej bona aktorino), kaj plej bona filmo (Joseph L. Mankiewicz - produkisto).

En 1995, ĉi tiu filmo estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.

Aliaj projektoj redakti