The Secret World of Alex Mack

televidserio

The Secret World of Alex Mack (angle: "La sekreta mondo de Alex Mack") estas usona porinfana televidserio elsendata unuafoje en Nickelodeon[1] ekde la 8-a de oktobro 1994 ĝis la 15-a de januaro 1998.

The Secret World of Alex Mack
televida serio
Originala titolo The Secret World of Alex Mack
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono Usono
Ĝenro Komedio
Sciencfikcio
Fantasto
Aktoroj Larisa Oleynik • Darris Love • Meredith Bishop
Muziko de John Coda
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 78
Daŭro sen reklamoj 30
Elsendo
Elsendita 8 okt. 1994 – 15 jan. 1998
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Ekesto redakti

La televidserion skribis Thomas W. Lynch kaj Ken Lipman. La ideon de rakonto pri infano, kiu pro ĥemia akcidento ricevas supernaturajn povojn, ekhavis Lipman dum sia infanaĝo. Lia inspiro estis lia patro, nuklea fizikisto, kiu havis radioaktivan materialon hejme en garaĝo. Ĉefrolanto devis origine estis vira, sed post vendo de la televidserio al Nickelodeon estis ĝia sekso ŝanĝita al ina.[1]

Resumo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Alex Mack estas averaĝa adoleska knabino vivanta kun siaj gepatroj, Georg kaj Barbara kaj kun pli maljuna fratino Annie, en la urbo Paradise Valley. Dum reveno hejmen post sia unua tago en Junior High School, ŝi estas preskaŭ surveturita de ŝarĝaŭto el loka ĥemia fabriko kaj ŝi estas ŝprucigita de sekretega ĥemiaĵo GC-161. Ŝi baldaŭ ekscias, ke la ĥemiaĵo donis al ŝi strangajn povojn, inter kiuj apartenas telekinezo, povo ĵeti elektromalŝargojn el siaj fingroj kaj povo sinlikviĝi. Tamen, ŝiaj povoj povas konduti neantaŭsupozeble (ekzemple kiam ŝi estas nervoza, ŝia haŭto brile ekbrilas). Alex sin konfidas nur al sia fratino Annie kaj sia plej bona amiko Rayovi kaj laŭ ilia konsilo ŝi decidas sekretigi siajn superpovojn antaŭ ĉiuj aliaj, inklude siaj gepatroj.

Fine de la televidserio homoj el la ĥemia fabriko malkovros, ke la infano ŝprucigita de ĥemiaĵo GC-161 estas Alex. Post kiam ŝi estas liberigita kaj Danielle (estrino kaj posedantino de la ĥemia fabriko en Paradise Valley) estas arestita, patro de Alex donas al ŝi ĥemiaĵon por neŭtraligo de efikoj de GC-161, sed la televidserio finas malferme sen klarigo ĉu Alex uzis la ĥemiaĵon aŭ ne. Unu el kreintoj de la televidserio, Ken Lipman, en la jaro 2012 malkovris, ke Alex neniam uzis la ĥemiaĵon por forigo de siaj superpovoj.[1]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roloj redakti

Alexandra "Alex" Mack (Larisa Oleynik)
Averaĝa tridekjaraĝa knabino, kiu vivas en urbo Paradise Valley. Dum vojaĝo el lernejo ŝi preskaŭ kolizias kun aŭto el loka ĥemia fabriko kaj ŝi estas ŝprucigita de granda amaso de ĥemiaĵo GC-161. Danke al tio ŝi ricevas supernaturajn povojn kiel telekinezon, eblecon ĵeti elektrajn malŝargojn kaj memlikviĝon.[2]
Raymond "Ray" Alvarado (Darris Love)
La plej bona amiko de Alex kaj knabo de najbara domo. Li estas unu el malmultaj, kiuj scias pri povoj de Alex.
Anne "Annie" Mack (Meredith Bishop)
Pli maljuna fratino de Alex kun talento pri scienco. Ŝi konsilis al Alex, por ke ŝi sekretigu siajn povojn, ŝi eksperimentas kun povoj de Alex kaj zorgas pri ŝia sano.
George Mack (Michael Blakley)
Patro de Alex kaj Annie, kiu laboras kiel esploristo en la ĥemia fabriko en Paradise Valley.
Barbara Mack (Dorian Lopinto)
Patrino de Alex kaj Annie. Ŝi laboras en ĥemia fabriko, kie ŝi prizorgas rilatojn kun publiko.
Danielle Atron (Louan Gideon)
Posedantino kaj estro de ĥemia fabriko en Paradise Valley. Ŝi sekretigas la tutan akcidenton kaj strebas pere de siaj dungintoj malkovri identecon de la infano ŝprucigita de ĥemiaĵo GC-161.
Vince Carter (John Marzilli)
Estro de protektservo de la ĥemia fabriko. Trovi la infanon ŝprucigitan de GC-161 estas unue unu el liaj labortaskoj, kaj post lia maldungo, ankaŭ lia persona obsedo.

Loko de filmado redakti

La televidserio estis filmata en la urbo Valencia en Kalifornio kaj en Santa Clarita Valley. Scenoj de Junior High School estis filmataj en Charles Helmers Elementary School kaj en James Foster Elementary School kaj scenoj de Senior High School estis filmitaj en Castaic Middle School.[3]

Libroserio redakti

Paralele al elsendado de la televidserio estis eldonata ankaŭ libroserio por junaj legantoj. La rankontoj de la libroj estas sendependaj de la televidserio kun escepto de la unua kaj la lasta libroj en la serio, kiuj samas al komenco kaj fino de la televidserio.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 'The Secret World Of Alex Mack' Retrospective: Larisa Oleynik And More On The Origins, Hats And A Remake (angle). TheHuffingtonPost.com. The Huffington Post (2012-11-28). Alirita 2015-04-12.
  2. James, Caryn. Morphing Teen Plays To Kids' Fantasies In `Alex Mack' (angle). Chicago Tribune. Tribune Publishing (1996-06-10). Alirita 2015-04-12.
  3. NICKELODEON SHOW `ALEX MACK' FEELS RIGHT AT HOME (angle). Daily News (1997-03-23). Alirita 2014-06-21.

Eksteraj ligiloj redakti